Gnostika doktrino

[[[Gnostikismo]] neniam kreis stabile unuecan nukleon de doktrinoj, aŭ kelkan specon de depositum fidei i(latine por “doktrina deponaĵo”) ĉirkaŭ kiu eblus distingi certan nombron de disvolviĝoj de sektoj aŭ apartaj membroj: maksimume ĝi havis gvidajn ideojn kiuj estas pli/malpli spureblaj en diversaj gnostikaj skoloj. La disflorantaj doktrinoj povas esti konsiderataj kiel serio da ŝlosiloj legindaj por kompreni la globalecon de la gnostika penso.

KosmogonioRedakti

La demarkacia lineo distinganta gnostikismon el panteismo estas tre subtila. Dekomence estis la Profundo, la Pleno de la Esto, la Unua Patro, la Monado, la Homo, la Unua Fonto, la nekonata Dio (greklingve: Bythos Pleroma, Ouk on Theos, Propator, Monas, Anthropos, Proarche, Hagnostos Theos). Tiu kelkaĵo de Nedifinebla Senfino, ne estis persona Esto, sed io neesporebla, nekonebla, pura spiriteco. El tia fonto de ĉiu esto emanis (proballei), nome certa nombro de puraj spiritaj etaĵoj diritaj Eonoj,

En la diversaj sistemoj tiuj emanaĵoj estis nomataj per malsamaj nomoj, sed la teorio de la emanatismo estis ĉiam la sama, komuna al ĉiuj formoj de gnostikismo. En la gnozo de Bazilido ili estas vortigitaj per uiotetes, en Valentino ili formas antitezajn parojn diritajn syzygoi (siziĝoj): Profundo kaj Silento produktis Menson kaj Veron, tiuj ĉi Racion Kja Vivon, tiuj tastaj denove Homon kaj Ŝtaton (ekklesia). Tiuj Eonoj apartenas al la pure idea mondo, inteligebla. Kune kun la fonto, kiu ilin generis, ili formas la pleromon. La transiro el la senmateria al la materia, el la “noumena” al la “fenomena” estas kaŭzita de malvirto, aŭ pasio aŭ peko, en unu el la Eonoj. Laŭ Bazilido, estas malvirto en la lasta uiotete; laŭ aliaj estas la pasio en la virina Eono Sophia; laŭ aliaj estas la peko de la Granda Arkonto, aŭ Eono kreinto de la Universo. La lasta fazo de ĉiu Gnosis estas ĉiukaze metanoia , nome pento, nuligo de la peko de la materia ekzisto kaj la reveno al la Pleromo.

Mito SophiaRedakti

Preskaŭ en ĉiuj gnostikaj sistemoj tre gravan rolon plenumas la Eono “Saĝo”, SophiaAchamoth. Kelkamaniere Ŝi ŝajnas reprezenti la superan virinan principon. Laŭ Wilhelm Bousset, la gnostika Sophia nenio alio estas ol transformiĝo de la paganaj Diino Syra, de IŝtarAstarta. Tiu Eono, tamen, ĝenerale plenumas ankaŭ alian rolon: Shi estas (greke) he Prouneikos, "la voluptavidulino", iam virga diino, nun, falinta el la origina pureco, estas la originanto de tiu materia kaj en peka stato mondo.

Unu el la unuaj formoj de tiu mito troviĝas en la gnozo de [Simon Magus]]. En la sistemo de Valentino, kiel informite de Sankta Hipolito el Romo (Libro VI, XXV-XXVI), Sophia estas la plej juna de la 29 Eonoj. Observante la multon de Eonoj kaj deziregante la povo ilin generi, Ŝi revenisen la Proundwcon e la Patro kaj provis rivali kun li produktante idaron senseksaj rilatoj, sed produktis fakte nur abortaĵon, senforman substancon. Pro tio Ŝi estis elpelita el la Pleromo. Sophia, do, eksentis pasion por la Unua Patro mem, aŭ, per la preteksto de la amo Ŝi provis koni la nekoneblan kaj kompreni lian grandon.

Laŭ Pistis Sophia (ĉapitro XXIX), Sophia, filino de Barbelo, origine rezidis en la alta ĉielo, sed Ŝi estis delogita de la demono pere de lumradio kiun ŝi taksis emanaĵo de la Unua Patro. Tiel tiu demono ŝin enokulis en la kaoson kie ŝi restis enprizonigita ĉar la materio estas rezulto de la peko.

En multaj sistemoj oni teorigas pri alta saĝo kaj malalta saĝo: la unua, laŭ la priskribo de Ireneo el Liono generis la duan, kiu siavice generis la [demiurgo]]n, kiu fine generis la materion.

SoteriologioRedakti

La gnostika poreterna savo ne estas nura individua elaĉeto de ĉiu homa animo; ĝi estas ankaŭ kosma proceso, ĝi estas reveno de ĉio al la stato ĝuita antaŭ ol la malvirto en la sfero de la Eonoj enprizonigis la Dian Lumon en Hyle (la tero). La saviga proceso konsistas, do, ĝuste en iu liberigo de lumaj fajreroj. Laŭ Bazilido, tiu tria generita estaĵaro estas elaĉetita de Jesuo pro tio enmondigita.

En Valentino la saviga proceso estas eksterordinare ellaborita: kiam tiu ĉi mondo naskiĝis el Sophia pro ties peko, Nous kaj Aletheia, du noblaj Eonoj, altiritaj de la Patro, alestigis du novajn Eonojn. Kristo kaj la Sankta Spirito, kiuj reestablis la ordon en la Pleromo: tiam ĉiuj Eonoj, kune, produktis la Eonon Jesuon Logos, aŭ Soter, aŭ Kriston, kiun ili donis al la Patro. Ĉi-punkte la sistemo splitiĝas, ĉe pensuloj de tiu skolo, en diversaj riveretoj. Oni distingas la homojn tiel:

  • la spiritoplenaj (aŭ pneumatikuloj, el al greka pneuma = spirito). Temas pri homoj kiuj konas, do posedas, la gnozon);
  • la psikuloj (greke psyché, animo), homoj dotitaj je racia animo kapablaj ekzerci la liberan volon elektantan inter la bonon kaj la malbonon. Ili konfidis en la Demiugo, sed ignoris la ekziston de la spirita mondo;
  • la materiuloj (el materio hyle), homoj destinitaj al la damniĝo ĉar ekzistas neniu resurekto de la korpo.

En Marcionismo, fazo de gnostikismo, la savo konsistis en la posedo de la scio pri la Bona Dio kaj en la rifuzo de la Demiurgo. La Bona Dio riveliĝis en Jesuo Kristo enkarniĝinta en Judujo. Scii tion kaj fariĝi tute liberigite de la fripona kreinto de la mondo aŭ Dio de la Malnova Testamento, estas la fina stato al kiu celas ĉiu proceso al la savo. La gnostika savanto, do, estas tute malsama el tiu kristana de la tradicia eklezio:

  • La gnostika savanto ne savas. En gnostikismo mankas la ideo pri kontentigo-kompenso. Ekzistas neniu peko pro kiu pardonpeti, kondiĉe ke la nescio mem estus peko; nek la Savanto bonfaras iamaniere la homan rason suferante por ĝi; nek, per la povo de la Graco, la savanto altiras la animojn al Dio. La savanto estas majstro destinita alporti la lumon de la vero en la mondo kaj informi pri tio la antaŭdestinitajn animojn.
  • La gnostika savanto ne havas homan naturon, estas Eono, ne homo; li havis nur la formon de homo! Kaj foje estas dirata frato de Sophia, foje ŝia edzo, foje estas identigata kun Jesuo.

EskatologioRedakti

La gnostika eskatologio, konsistanta en la lukto de la animo kontraŭ la arkontoj malfavoraj pro ili pro provo atingi la Pleromon, korespondas al la ascendo de la animo, en la [Babilono|babilna]] [[[astrologio]] pere de la reĝlandoj de la sep planedoj.[1]

  • Jaldabaoth (eble filo de la Kaoso, nome Saturno.
  • Jao (Iao, eble el Jahu, Javeo. iao) estis Jovo.
  • Sabaoth (Dio de la armeoj), Jupiter Sabbas (Javeo de la armitaj rotoj) estis Marso.
  • Astaphaios (reprenita el magiaj tabletoj) estis Venuso.
  • Adonaios (el al hebrea termino por "Dio"; Adonis de la siria mitologio, kiu reprezentis la vintran sunon en la kosma tragedio de Tamuzi, estis la suno.
  • Ailoaios, aŭ, foje, Ailoein (Elohim, Dio), estis Merkuro.
  • Oraios (Jaroah? aŭ kumo?), estis la Luno.

Gnostikuloj opiniis ke almenaŭ kvin de tiuj sep arkontoj difiniĝis per nomoj indikantaj Dion en la Malnova Testamento: El Shaddai, Adonai, Elohim, Jehovah, Sabaoth.

ProtantroposRedakti

Temas pri la Unua homo, nome Adamo, kiu estas kosmogonia elemento aŭ pura menso nepenetrita de la materio, menso hipostaze konceptita emanata de Dio, konsiderita kiel la baza principo de la homaro, aŭ la homaro mem, kategorio nekorpa. El tio fontis la Eterna Homo bezonanta liberigon. Spertuloj pri tiu scienco informas ke tiu ideo havas originon en Manikeismo.

BarbeloRedakti

Tiu gnostika figuro, kiu aperas en iuj gnostikaj sistemoj kiel en tiujnikolaita, en la Evangelium Mariae kaj en Ireneo de Liono (I, XXIX, 2 ss), nomata foje Barbelos, Barbeloth, Barthenos, en iuj kazoj reprezentas la superan virinan principon. Oni legas ankaŭ pri adorantoj de Barbelo kaj Barbelognostikuloj. Ŝi, eble, estas kaj Junulino de Lumo de Pistis Sophia, aŭ simple la Junulino, Parthenos. En Epifanio el Salamis (Panarion adversus omnes haereres, XXVI, 1) kaj en Filastrio (Haereses, XXXIII), la figuro deParthenos (Barbelos) ŝajnas koincidi kun bibliaj personoj.

KonkludoRedakti

La gnostika doktrino metaformozis de generacio al generacio, de pensulo al pensulo, kaj disfloris pli fantazie ol pro raciaj supozoj.

BibliografioRedakti

Itallingve:

  • H. Jonas, Lo Gnosticismo, a cura di R. Farina, presentazione di M. Simonetti, SEI, Torino, 1995.
  • H.C. Puech – K. Rudolph – J. Doresse, Gnosticismo e Manicheismo, in H.C. Puech (a cura di), Storia delle Religioni, vol. VIII, Laterza, Roma – Bari, 1988.
  • H.C. Puech, Sulle tracce della Gnosi, Adelphi, Milano, 1985.
  • H.C. Puech, Sul Manicheismo e altri saggi, Einaudi, Torino, 1995.
  • K. Rudolph, La Gnosi: natura e storia di una religione tardoantica, Paideia, Brescia, 2000.
  • M. Simonetti (a cura di), Testi gnostici in lingua greca e latina, Fondazione Lorenzo Valla – A. Mondatori Editore, Milano, 1993.
  • L. Moraldi (a cura di), La Gnosi e il mondo: raccolta di testi gnostici, TEA, Milano, 1988.
  • Emanuele Samek Lodovici (1942-1981), Metamorfosi della Gnosi. Quadri della dissoluzione contemporanea, Ares, Milano 1979;
  • Ioan Petru Culianu (1950-1991), I miti dei dualismi occidentali. Dai sistemi gnostici al mondo moderno, trad. it., Jaca Book, Milano 1989;
  • Umberto Pace, La Gnosi, Marcovalerio, Torino 2002.
  • Henri-Charles Puech, En quête de la gnose
  • Jacques Lacarrière, Les gnostiques ;
  • Madeleine Scopello, Les gnostiques, Paris, Cerf, « Fides ».
  • Jean Doresse, article Le gnosticisme dans histoire des religions, folio essais
  • Mircea Eliade, dans Histoire des religions et idées religieuses, Bibliothèque historique Payot
  • Louis Painchaud, La bibliothèque copte de Nag Hammadi, in L'étude de la religion au Québec: Bilan et prospective, sous la direction de Jean-Marc Larouche et Guy Ménard, Les Presses de l'Université Laval, 2001, en libre accès sur internet à cette adresse
  • Daniel Boyarin Border Lines The Partition of Judaeo-Christianity
  • Robert Haardt: Die Gnosis: Wesen und Zeugnisse. Otto-Müller-Verlag, Salzburg 1967.
  • Johann Ev. Hafner: Selbstdefinition des Christentums. Ein systemtheoretischer Zugang zur frühchristlichen Ausgrenzung der Gnosis, Freiburg 2003.
  • Jens Holzhausen: Gnostizismus, Gnosis, Gnostiker. Ein Beitrag zur antiken Terminologie, in: Jahrbuch für Antike und Christentum 44 (2001), S. 58-75
  • Hans Jonas: Gnosis und spätantiker Geist. Erster Teil: Die mythologische Gnosis. Göttingen 1934, 1988. ISBN 3-525-53123-0 Zweiter Teil: Von der Mythologie zur mystischen Philosophie. Göttingen 1954, 1993. ISBN 3-525-53841-3
  • Christoph Markschies: Die Gnosis. Beck'sche Reihe 2173. Beck, München 2001. ISBN 3406447732
  • Kurt Rudolph: Die Gnosis - Wesen und Geschichte einer spätantiken Religion. Leipzig 1977. (3. Aufl. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1994) ISBN 3825215776
  • Benjamin Walker: Gnosis. Diederich's Gelbe Reihe Bd.96. Diederichs, München 1995. ISBN 3424011266.
  • Catholic Encyclopedia, Volume VI New York 1909, Robert Appleton Company. Nihil obstat, 1º settembre 1909. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur +Cardinale John Murphy Farley, Arcivescovo di New York.

NotojRedakti

  1. Origeno Adamancio (Contra Celsum, VI, XXXI), listigas la sep arkontojn: Jaldabaoth, Jao, Sabaoth, Adonaios, Astaphaios, Ailoaios, kaj Oraios. Sankta Ireneo, plue per la citaĵo Sanctam Hebdomadem VII stellas, quas dictunt planetas, esse volunt. Plipreĉizigis ke la sep gnostikaj nomoj aludis al la sep steloj aŭ planedoj.


Vidu ankaŭRedakti