Pistis Sophia, aŭ Libro de la Savanto, estas gnostika evangelio skribita koptalingve eble en la dua duono de la 3-a jarcento.

Pistis Sophia
Apokrifoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kopta lingvo
Eldonado
Ĝenro dialogo
vdr
Frazo de fragmento de la Libro Pistis Sophia de Berlino.

Kiel aliaj gnostikaj evangelioj, ĝi entenas sekretan revelacion de la resurektinta Jesuo komunikitan al la disĉiploj kunigitaj en asembleo kun Maria Magdala, Maria patrino de Jesuo, kaj Marta el Betania dum la sinsekveaj jaroj post la resurekto.

Perdita laŭlonge de jarcentoj, ĝi estas studata de 1772 danke al Kodekso Askew. De ĝi oni trovis variantojn inter la Kodeksoj de Nag Hammâdi en 1945.

Tiu verko historie kaj enhave distingiĝas el aliaj gnostikaj tekstoj, nome la Saĝo de Jesuo Kristo; la Dialogo de la Savanto; la Evangelio de la Savanto.

Manuskripta tradicio redakti

Kiel multaj aliaj gnostikaj verkoj, la Pistis Sophia perdiĝis kun la estingiĝo de gnostikismo. Versio, tamen, de tiu teksto estis trovita en Londono en 1772 de medicinisto kaj bibliofilo Anthony Askew (1699-1774). Pro tio la manuskripto estis nomata ankaŭ kodekso AskewCodex Askewianus. La titolo Pistis Sophia al ĝi estis aplikita de certa C.G. Woide, kiun Askew ŝarĝis studi kaj transskribi la tekston, La sekvantan jaron la kodekso estis akirita de 1775, British Museum, kie nune estas konservita.

Aliaj du versioj permesis la analizon de la teksto: la Kodekso de Bruce kaj la kodekso de Berlino.

En 1945 estis trovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi aliaj versioj de la verko.

Strukturo, datado kaj atribuado de la verko redakti

Kutime studuloj dividas la libron en kvar sekcioj, ĉiuj kompilitaj inter la jaroj 250-300. Iuj eroj, tamen, sferis aldonojn de postkompilidaj manoj.

 
Jesuo aperas al Maria Magdala, pentraĵo de Alexey Egorovich Egorov.

Dekomence oni atribuis Pistis Sophia al Valentino, aŭ al ties sekvulo. Sed modernuloj inklinas ĝin asignis, almenaŭ parte, al nekonata aŭtoro de la ‘’unua’’ duono de la 2- a jarcento.

Enhavo redakti

La teksto proklamas ke Jesuo restis surtere post la resurekro laŭlonge de 11 jaroj, kaj ke en tiu periodo li instruis al siaj disĉiploj ilin enirigante ĝis la unua nivelo (tiu komencanta) de la misteroj, kiu startas per alegorio komparanta la morton kaj la resurekton de Jesuo al la “descendo kaj ascendo de la animo”. Post tio ĝi pluiras en la priskribo pri gravaj personoj de la gnostika kosmogonio, kaj poste, listigas 32 karnajn dezirojn venkendajn por igi ebla la savon: sed ĝuste la venko sur ili estas la savo.

En la verko estas priskribitaj la kompleksaj strukturoj kaj hierarkioj de la ĉieloj laŭ la gnostikaj doktrinoj. La Pistis Sophia aludas ankaŭ al eventoj de la kopta eklezio kaj al nomoj de demonojdiaĵoj entenataj en la egiptaj magiaj tekstoj.

Kosmogonio redakti

La kosmogonia strukturo kaj la aŭtora literatura stilo pensigas ke la manuskripto apartenas al la gnostika sekto de la Ofitoj. Ĉe la vertoj de la universo imperiestras nepridirebla Dio, senfina, nealirebla, el kies lumo devenas ĉio. Tio ĉi mergitas en tri spacoj, en kiuj rezidas la grandaj misteroj al kiu la homo povas aliri:

  • spaco de la nepridirebla;
  • spaco de la Unua Mistero;
  • dua spaco de la Unua Mistero.

Ĉiuj emanaĵoj estis produktitaj de tiu Unua Spaco. Pro lia ordono komenciĝis la travizaĵoj de Sophia kaj Jesuo, kaj alestiĝìs la sennombraj personoj agantaj en la sceno de la mondo.

La restado de Jesuo surtere ne sufiĉis por la formado de la apostoloj: li devis reascendi al la ĉielo post transfiguriĝo por ke ili akiru la superajn nivelojn de la ‘’gnozo’’: temas privera scio (‘’scio’’ en la Malnova Testamento koincidas kun ‘’amo’’, ĉi tie, male, ĝi estas ‘’nura scio’’).

La rolo de la virinoj redakti

 
Bizanca portreto pri Maria Magdala

Jesuo diras: ‘’“Vi benata Maria,,, Mi vin igos perfekta en ĉiuj misteroj tiuj altaj. Aperte parolu vi kies koro estas direktata al la regno de la ĉieloj pli ol tiu de ĉiuj fratoj”’’. Tiu pasaĵo montras virinon kiu elstaras protagoniste: neniu alia kristana-gnostika dokumento emfazas la rolon de virino. Iuj esploristoj parolas pri nekaŝita kritiko al la Katolika Eklezio en kiu al la vivinoj estas malpermesitaj sacerdotaj kaj hierarkiaj prerogativoj. En Pistis Sophia intervenas ankaŭ la patrino de la Sinjoro, Saloma kaj Marta. La patrino de Jesuo tri fojojn (ĉapitroj 59, 61, 62), Saloma ankaŭ tri fojojn (54, 58, 145) kaj Marta kvar fojojn (38, 57, 73, 80). Sed la plej prestiĝe dotita estas Maria Magdala kiu propetas por la disĉiploj kiam ili malfruas en la komprenado. Kaj, fine, ene de Pistis Sophia, Maria Magdala estas edzino kaj sacerdotino de Jesuo, kaj kiel tia simbolas la scion (gnozon).

Pistis Sophia kaj la Arogantulo redakti

De la ĉapitro 29 Pistis Sophia reokupas sian centran pozicion kaj montras klare sian funkcion. Kion Ŝi reprezentas?

Nivele pure intelektula, tiu figuro enpersonigas la devotulon, la iniciton, la adepton, kaj do la tutan emanatan eonaron de la kreo, ene de kiu la homa animo, falinta el la 13-a eono al kaoso de la materio, trovas oportunon por resupreniri kaj reveni al la nepridirela Dio.

La tuta travivaĵo de Pistis Sophia nealio estis ol homa travivaĵo: el la kreiĝo al la saviĝo, trairante la falon. Jesuo trovas la Pistis Sophia en la 12-a eono, kien ŝi sinkis, nome en la kaoso de la materio, pro la trompo de la Arogantulo, arkonto de la 12-a eono, kiu al ŝi montris lumon leonvizaĝan, ŝin altirante al sia sekvo. Pistis Sophia sekvis la lumon ĉar ĝin konfuzis kun supera lumo, simbolo de la homa anhelo al la atingo de supera esto.

Tiu reprezentado memorigas la falon de Pistis Sophia laŭ la mito de Valentino: Ŝi falas en la abismojn pro sia egoisma anhelo al trovo de la nepridirebla Patro kaj prenas la nomon de ‘’Pruniko’’, la voluptavidulino.

Bibliografio redakti

  • Luigi Moraldi, Testi Gnostici, Classici U.T.E.T. editore.
  • Rocco Bruno, Dispiegare - Pistis Sophia - il "Codex Askewianus".
  • Mead, G.R.S. (1892). Simon Magus. Londono: The Theosophical Publishing Society.
  • Mead, G.R.S (1900). Fragments of a Faith Forgotten. Londono: The Theosophical Publishing Society.
  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti