Kodeksoj de Nag Hammadi

La Kodeksoj de Nag Hammadi estas amplekso de kristanaj gnostikaj kaj paganaj tekstoj, malkovritaj najbare de Nag Hammadi norde de Luksoro (Egiptio), en decembro 1945.

MANUSKRIPTOJ DE KRISTANA GNOSTIKISMO
PAPIRUSAJ NAG HAMMADI
“NAG HAMMADI”
Nag Hammadi, Egiptio.
lingvo = kopta dum diversaj originaloj el la greka
kvanto = 13 manuskriptoj
enhavo = dokumentoj gnostikaj kaj tekstoj de la pagana kulturo
datado = 3-a aŭ 4-a jarcentoj dum la originaloj eble datiĝas je 1-a aŭ 2-a jarcentoj
malkovro = Nag Hammadi (Egiptio) en 1845
konservita =

Historio redakti

Temas pri 13 papirusoj trovitaj en terakota ĵaro de loĝanto de la proksima vilaĝo Qasr, najbare de la Pakomia cenobita monaĥejo en la samnoma insulo dirita ankaŭ insulo “elefantina”. La zono en kiu okazis la malkovro situas fronte al la roka parieto de Jabal - al Tarif, ĉirkaŭ 450 km sude de Kairo, en Egiptio. La papirusoj restis kaŝitaj dum longa tempo post ilia malkovro kaj nur post komplikaj peripetioj, post ankaŭ ilia disigo, ili estis aĉetitaj kaj metitaj je dispozicio de la esploristoj.

La tekstoj entenataj en tiu papirusoj estas, grandparte, gnostikaj verkoj, sed inkluzivas ankaŭ tri verkojn apartenanatajn al Hermesa korpuso kaj parta tradukaĵo de la Respubliko” de Platono. Oni hipotezas ke tiuj kodeksoj apartenis alla biblioteko de monaĥejo de tiu zono, kaj ke la monaĥoj ilin kaŝis por ilin defendi kontraŭ la probabla detruo kiam la gnostikismo estis deklarita herezo.

Entenaĵoj redakti

La teksto estas verkitaj en la Kopta lingvo, spite de ilia greklingva origino el kiu, do ili estis tradukitaj. La verko plej elstara en ili entenata estas la Evangelio de Tomaso: tiu ĉeesta en tiuj kodeksoj estas la unika kompleta konata kopio de tiu Evangelio: danke al tiu malkovro, esploristoj konstatis la ĉeeston de fragmentoj de tiuj pensoj en la Papirusoj de Oksirinĥo, malkovritaj en 1898, kaj trovis spurojn en la citaĵoj ĉeestaj en la verkoj de la Patroj de la Eklezio

La datado de la manuskriptoj reirigas al la 3-a aŭ 4-a jarcentoj, dum por la tekstaj originalaj grekaj, kvankam ankoraŭ pridiskutata, estas ĝenerale akceptata la 1-a aŭ la 2-a jarcentoj

Inter la editoraj inicitoj por konigi tiujn kodeksojn menciendas ke inter 1972 kaj 1977, kun sinsekvaj aldonoj en 1979 kaj 1984, aperis, zorge de la eldonejo EJ Brill, Leiden, facsimila eldono de la kodeksoj de Nag Ammadi, ilin metante je dispono de la intereso de esploristoj.

Listo de la tekstoj redakti

 
Evangelio de Tomaso.

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

  • [1] Wiki Trans
  • Commons=Category:Nag Hammadi

Eksteraj ligiloj redakti