Episkopujo de Saint-Malo
La episkopujo de Saint-Malo aŭ diocezo de Saint-Malo estis iama diocezo de la romkatolika Eklezio en Francio.
Episkopujo de Saint-Malo | |
---|---|
Episkoplando | |
eksa romkatolika diocezo [+] | |
Lando | Francio |
Vikimedia Komunejo: Ancient Diocese of Saint-Malo [+] | |
Ĝi estis unu el la naŭ diocezoj aŭ historiaj episkopujoj de Bretonio. Ĝia teritorio estis tiu de la Lando de Saint-Malo, kiu situas precipe sur la nunaj departementoj Ille-et-Vilaine, Côtes-d'Armor kaj parto de Morbihan (regiono de Ploërmel). Ĝia episkopejo estis en Saint-Malo, post esto en Aleth ĝis en la 11-a jc.
Historio
redaktiKiel la episkopujo de Saint-Brieuc kaj la episkopujo de Dol, tiu de Saint-Malo kreiĝis post la dispecigo de la iama regiono de la koriozolitoj. Episkopujo estis kreita en la 9-a jc, kun sidejo en Aleth, urbo de la duoninsulo de Saint-Servan, ĉe la buŝo de rivero Rance, fronte al Saint-Malo, kiu fine akiris la episkopan sidejon en la 11-a jc.
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Episkopoj de Saint-Malo
- Jean Dubec-Crespin, episkopo de Saint-Malo en la 17-a jc
- GENDRY Mickael, "L'immunité du « monastère de Saint-Méen et de l'île de Malo », à l'origine de la création de l'évêché d'Alet", raporto de "Centre de Recherche et d'Archélogie d'Alet", volumo 38-2010, p. 63-86.