Epsach

komunumo de Svislando

Epsach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 328 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Epsach
Blazono de Epsach
Blazono de Epsach
Blazono de Epsach
Epsach
Epsach
Epsach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 4′ 0″ N 7° 13′ 0″ O / 47.06667 °N, 7.21667 °O / 47.06667; 7.21667 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 0″ N 7° 13′ 0″ O / 47.06667 °N, 7.21667 °O / 47.06667; 7.21667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 328
Areo 3,39 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 3272
Komunumkodo 0735
Mapo de Epsach
Mapo de Epsach
Mapo de Epsach
vdr

Geografio redakti

Espach situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo kaj 3 kilometrojn sude de la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Epsach kaj la setlejoj In der Klus kaj In der Baar.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,39 km², de kiuj 14,1% estas kovritaj de arbaro, 77,7% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Epsach limas en nordo al Mörigen, en nordoriento al Hermrigen, en oriento al Bühl, en sudo al Walperswil, kaj en okcidento al Täuffelen.

Trafiko redakti

La komunumo Epsach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo n-ro 1315 de Täuffelen al Aarberg. Per la buslinio de Täuffelen al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Epsach datiĝas el la jaro 1244 kiel Ebza. Dum mezepoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo ekzistis krom Epsach la vilaĝoj Frenschen, kiu estis menciita en 1233 kaj forlasita en 1377, kaj Gummen. Kiel parto de la paroĥo Täuffelen Epsach apartenis dum mezepoko al la Grafejoj de Neŭŝatelo kaj poste de Nidau. En la jaroj 1388 respektive 1393 ĝi fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti