Erfurta Universitata Biblioteko

publika scienca biblioteko en Germanujo

Erfurta Universitata Biblioteko (germane: Universitätsbibliothek Erfurt) servas ĉefe al la anoj de la universitato de Erfurto. Inter 1999 kaj 2017 estis unuiĝo kun la Gotaa Esplorbiblioteko kiel atestis la tiama nomo Universitäts- und Forschungsbibliothek Erfurt/Gotha. De marto 2018 ĝi memstaras kun daŭra kunlaboro kun la gotaanoj. Situo estas ueste de la kampuso altlerneja en la nordo de Erfurto (Germanujo, Nordhäuser Straße 63). En 2023 ĝi posedis pli ol 1.212 milojn da presitaĵoj.[1] Direktoro estas (stato: 2024) Gabor Kuhles.

Erfurta Universitata Biblioteko
universitata biblioteko
biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 50° 59′ 21″ N, 11° 0′ 52″ O (mapo)50.9890711.01438Koordinatoj: 50° 59′ 21″ N, 11° 0′ 52″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Erfurto
Adreso Nordhäuser Straße 63, 99089 Erfurt
Poŝtkodo 99089
Erfurta Universitata Biblioteko (Turingio)
Erfurta Universitata Biblioteko (Turingio)
DEC
Map
Erfurta Universitata Biblioteko
Retejo Oficiala retejo
vdr
Erfurta Universitata Biblioteko

Historio

redakti

En la paso de refondiĝo de universitato en Erfurto fine de 1993 ekis ankaŭ la kreo de moderna biblioteko. En 1998 komenciĝis la luprena servo. Jam en 1997 ekzistis kunlaboro kun la Pedagogia Altlernejo Erfurt/Mühlhausen, kies libroj alvenis Erfurton en la jaro 2000-a. Samjare oni translokis la tuton al la novkonstruaĵo kiun planis la munkenaj arĥitektoj Koch & partneroj. En 2002 oni englutis la librojn de la teologoj kaj ricevis la honoron flegi la altvaloran historian kolekton Biblioteko Amplonia (de Amplonius Rating de Berka). En 1999 la sciencaj esplorbibliotekoj de Erfurto kaj Gotao kunfandiĝis; tio post ekspertizo pri la pluvaloro haltis en 2018. Kooperadon inter la du bibliotekoj de tiam reguligas nova kontrakto.[2]

Trezoroj libraj

redakti
 
kliŝo el la interno

La nuna posedaĵo konsistas el la menciitaj enkorpigoj de aliaj bibliotekoj kaj objektoj aĉetitaj danke al la pretigo de monrimedoj pri altlerneja rekonstruapogado inter 1997 kaj 2008. Nur pruntedonado daŭra ekzistas ekde 1995 ĉe la libroj de la Katekisma Supera Seminario de Naumburg (Saale). Fieras oni pri zorgado de la historia Biblioteko Amplonia (posedanto estas la urbo de Erfurto), ĉa temas mondskale pri la plej granda ankoraŭ komplete konserviĝinta kolekto de manuskriptoj de malfrumezepoka scienculo.

La librojn oni plejparte ofertas bretare kun rekta alira eblo, do ne nur post mendo el stokejo. Aktiva membro estas la erfurta biblioteko ĉe RVK, unio de bibliotekoj sekvantaj la t.n. ratisbonan klasad-sistemon.

Literaturo

redakti
  • Christiane Schmiedeknecht: "Der Bibliotheksneubau der Universitäts- und Forschungsbibliothek Erfurt/Gotha". Ĉe: Bibliothek 27(2003), 1/2, p. 76–78
  • Kathrin Paasch kaj Eckehart Döbler (eld.): Der Schatz des Amplonius: die große Bibliothek des Mittelalters in Erfurt, Erfurt 2001, ISBN 3-910111-17-3
  • Christiane Schmiedeknecht:"'Universitätsbibliothek Erfurt". Ĉe: Dritter Thüringer Bibliothekstag in Erfurt am 11. Oktober 1997 anlässlich des 100jährigen Bestehens der Stadt- und Regionalbibliothek Erfurt. Erfurt 1998, p. 22–26 (teksto surrete)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Leistungskennzahlen 2023
  2. reorganizada leĝaro de februaro 2018