Erika Géczi
Erika Géczi [gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczi Erika estis hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, ŝlagrokantisto, gitaristo.
Erika Géczi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | János Géczi (en) |
Okupo | |
Okupo | kajakisto kantisto |
Erika Géczi[1] naskiĝis la 10-an de marto 1959 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiErika Géczi akiris pedagogian kaj trejnistan diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1986 ŝi komencis kantadi, ekde 2000 ŝi estis nur muzikisto en pluraj orkestroj. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1988.
Sporta kariero
redaktiErika Géczi tre malfrue, inter 1974-1988 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje duope en distanco 500 m. Tiuj rezultoj ne sufiĉis esti olimpiano en 1980, pro bojkoto en 1984, tamen ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun arĝenta medalo kvarope, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1986 kvarope. Ŝiaj partneroj en kajako ofte estis Éva Rakusz, Rita Kőbán, Erika Mészáros kaj Katalin Povázsán. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1988. Ŝi estis trejnisto inter 1989-2000.
Vidu, aŭdu ankaŭ
redaktiFontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM134263 hungarlingva datenaro de muzeo