Erika Kiss
hungara aktorino
Erika Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Erika estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Erika Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1962 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1986) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erika Kiss[1][2] naskiĝis la 4-an de julio 1962 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiErika Kiss akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1986. Ŝia plej grava instruisto estis Miklós Szinetár. Ŝi komencis sian aktoran karieron en nun jam ne funkcianta teatro en Budapeŝto. Ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn kaj ŝi specialiĝis pri voĉaktoraj roloj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Tankred Dorst: Merlin oder Das wüste Land - Viviane
- Mihály Eisemann: Én és a kisöcsém - Bözsi
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Eszmélet (televizia serieto, nur voĉo, 1989) - Luca
- Cinkekirály (mallonga filmo, 1991) - Icu
- Konyec - Az utolsó csekk a pohárban (2007) - virino
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2019) – Piroska Horváth
- Keresztanyu (televizia serio, 2021) - Marcsa
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sandra Bullock, Courteney Cox, Dolly Parton, Victoria Ruffo, Jeanne Tripplehorn[3]