Erla [ERla] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Erla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50611
Demografio
Loĝantaro 363  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 57′ U (mapo)42.1150034-0.9476339Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 18,957007 km² ( 189 5.7 007 ha) [+]
Erla (Provinco Zaragozo)
Erla (Provinco Zaragozo)
DEC
Erla
Erla
Situo de Erla
Erla (Hispanio)
Erla (Hispanio)
DEC
Erla
Erla
Situo de Erla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Erla [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la sudorienta parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Arba de Biel kiu foje elbordiĝis. Ĝi limas okcidente kun Ejea de los Caballeros kaj por la cetero kun Luna. En la municipa teritorio estas inkludita la senhomejo Paúles.

La loĝloko Erla (425 msm) estas je 61 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata kun Ejea de los Caballeros okcidente laŭ la ŝoseo A-125 kaj kun Valpalmas nordoriente kaj kun Luna norde kaj kun Sierra de Luna sude.

Historio redakti

 
Sonorilturo de la preĝejo kaj Tur-pordego Torre del Señorío.

La areo estis loĝata de araboj, kiuj lasis la heredon de mudeĥara arkitekturo.

En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono.

Jam en la 20-a jarcento, alvenis fervojo nome la konstruado de la fervoja linio de Sádaba al Gallur.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Erla: oni malaltiĝis el 1 179 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 360 loĝantoj.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Maria.
  • Ermitejo de la Corona (15-a jarcento), sur la monto de la Corona, ĵus restaŭrita.
  • Turo Torre del Señorío.
  • Kastel-palaco de nuna senhomejo Paúles.
  • Kastelo Santia.
  • Kastelo de Luna.

Vidu ankaŭ redakti

Demografio redakti

Demografia evoluo de Erla inter 1842 kaj 2020:[1]

Loĝantara evoluo
184218771887189719001910192019301940195019601970198119912001200820202022
4208258348429119311104106711791038916778614547451426341360

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti