Ernő Kovácsházy

Ernő KovácsházyKovácsházi [kovAĉhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovácsházy Ernő estis hungara inĝeniero, profesoro.

Ernő Kovácsházy [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ernő Kovácsházy akiris diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1937. Post siaj studoj li unuparte instruis samloke (baldaŭ li iĝis titulara docento), aliparte li laboris en signifa fabriko en Csepel, kiu estis centro de la hungara maŝinproduktado. Inter 1945 kaj 1948 li laboris en instituto pri veturiloj, poste en alia fabriko pri maŝinoj. Li estis ankaŭ gastoprofesoro en Universitato de Miskolc.

Kun la kolegoj antaŭ la 2-a mondmilito li projektis tankojn kaj similajn armeajn veturilojn, poste traktorojn kaj similajn agrikulturajn maŝinojn, se ne paroli pri motoroj por diversaj veturiloj. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Elektitaj libroj

redakti
  • Gépjárműmotorok (Veturilomotoroj), (1951) lernolibro en altlernejo
  • Gépkocsi-hajtóművek felépítése és szerkezeti elemei (1959)
  • Nehéz Dízel-motorok (Malpezaj dizelmotoroj), (1968)

Fontoj

redakti