Erna Starovasnik

slovena lirikistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Erna STAROVASNIK - naskiĝis en 1919, mortis en 1977 - estis slovena lirikistino, kiu precipe verkis porinfanan literaturon. En 1976 en la eldona sekcio de la ljubljana entrepreno Mladinska Knjiga ("junulara libro") esperantlingve aperis la infanlibro La varma rivereto, kiun poste el Esperanto al la islanda lingvo tradukis Hallgrímur Sæmundsson - ekzemplo de la ebla pontiga funkcio de Esperanto inter la literaturoj de kompare "malgrandaj" naciaj lingvoj.

Erna Starovasnik
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1916 (1916-11-30)
en Celje
Morto 30-an de novembro 1976 (1976-11-30) (60-jaraĝa)
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd
Memorigilo Erna Starovasnik
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Listo de publikaĵoj en la slovena (elekto)[1] redakti

  • Topli potok ("La varma rivereto"), 1960
  • Ukradena mladost ("ŝtelita juneco"), 1970
  • Ciganka ("ciganineto"), 1971
  • Odločilno leto ("decida jaro"), en Plačani računi ("kontoj pagendaj"), 1974
  • Spomeniki na tujem ("monumentoj fremdaj", romano pri la vivoj de junaj knaboj Zoran kaj Tinkom, kiuj el tiutempa Jugoslavio eskapis trans la limo al Germanio por pli bone pagitaj postenoj, iras malsamajn vivovojojn, sed ambaŭ ne tiom sukcesas kiom ili antaŭe revis), 1975
  • Regratova lučka ("la sorto de leontodoj"), 1976
  • Zibka pa teče ("malforta kaj kuranta"), 1978
  • Tudi medvedka zebe ("La urso malvarma"), postmorte publikigita en 1999

Krome ŝi kontribuis al la plurlingva sondisko Ansambel "Veseli hmeljarji" , en 1974 publikigita en Beogrado.

Recenzoj redakti

Pri "La varma rivereto"

Citaĵo
 Ĝi estas la dua numero el la serio: « Abelo » de kiu « Mojca Etulino » estis numero unu. Lingvo senriproĉa. Bela prezento. Pli da ilustraĵoj ol teksto. Destinita por infanoj ĝi certe tre plaĉos al ili kaj enigos en ili la esperanto-lingvon. 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Referencoj redakti