Ernest Vardanean estas moldava ĵurnalisto kaj politika sciencisto, kiu loĝis en Ĉednestrio. Li estis arestita la 7-an aprilo de 2010 de ĉednestria ŝtata sekureca agentejo en Tiraspolo kaj akuzita pri ŝtata perfido kaj spionado por Moldavio.[1]

Ernest Vardanean
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1980 (1980-05-11) (43-jaraĝa)
en Erevano
Lingvoj armenarusa
Loĝloko Kiŝinevo
Ŝtataneco ArmenioMoldavioRusio
Alma mater Universitato Ŝtata de Moldavio
Infanoj 2
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Ernest Vardanean naskiĝis en Erevano; lia familio translokiĝis en Moldavio post la tertremo Leninakan. Vardanean studentiĝis ĉe la fakultato de politika scienco de la Moldava Ŝtata Universitato; li parolas kvin lingvojn. Li kandidatiĝis por baloto en ĉednestria parlamento, sed lia kampanjo malsukcesis. Li estas unu el la fondintoj de la Ĉednestria Armena Asocio kaj membro de ĝia estraro.

Vardanean laboris por la rusia interreta novaĵagentejo Nova Regiono en Tiraspolo. En 2009, li ankaŭ eklaboris en gazeto Puls en Kiŝinevo, kiu aktive kritikis ĉednestriajn aŭtoritatojn.[2] Li estis konata en Moldavio pro sia ofte kritika raportado pri ŝtatoficistoj kaj aferoj de publika intereso.[3] En 2009, Vardanean estis elektita por pozicio en la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj.[4]

Inter 2016 kaj 2020 jaroj, Ernest Vardanean estis konsilanto de prezidanto de Moldavio Igor Dodon.[5]

Krima procesado redakti

La 7-an aprilo, grupo de armitaj agentoj de ĉednestria ministerio de ŝtata sekureco arestis Vardanean en lia hejmo en Tiraspolo kaj akuzis lin pri kunlaboro kun moldava sekreta servo. La 11-an majo, li parolis en ĉednestria ŝtata televido, kie li konfesis, ke li estas spiono. Vardanean diris, ke li estis varbita de Nicolae Botezatu, kunlaboranto de moldava sekureca agentejo, en majo de 2001, kiam li estis studento de la kvara kurso de universitato. La advokato asertas, ke Vardanean estis devigita konfesi tion, kion li ne faris (supozeble por ekhavi renkontiĝon kun sia edzino Irina).[4] Lia familio kaj amikoj ankaŭ pensas, ke li estis devigita konfesi sub premo.[2][6]

Liberiĝo redakti

En majo 2011 la estro de Ĉednestrio Igor Smirnov signed subskribis dekreton de amnestio de Vardanean.[7] Post la liberiĝo, Ernest Vardanean kaj lia familio trovis en Kiŝinevo, de kie li iĝis universitata preleganto kaj blogisto.

Referencoj redakti