Ernst Gideon von Laudon

Ernst Gideon barono von Laudon (Loudon, Ernst Gideon Freiherr von Laudon; 13-a de februaro 1717, Tootzen, Sveda Latvio14-a de julio 1790 Nový Jičín estis Aŭstra armeestro, unu el la plej sukcesaj rezistantoj de prusia reĝo Frederiko la Granda. Li famiĝis en la militoj kontraŭ Prusio kaj pro sia militiro al Balkano kontraŭ Osmanida imperio, kiu envicigis lin inter la famajn turkobatantojn. Ekde la jaro 1789 ĝis sia morto li estis soldata guberniestro en Habsburga Serbio.

Ernst Gideon von Laudon
Persona informo
Gideon Ernst Freiherr von Laudon
Naskiĝo 13-an de februaro 1717 (1717-02-13)
en Ļaudona
Morto 14-an de julio 1790 (1790-07-14) (73-jaraĝa)
en Novajiĉino
Tombo Laudon Palace vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Otto Gerhard Loudon vd
Gefratoj Johann Reinhold von Loudon vd
Profesio
Okupo oficiro • militestro vd
Aktiva dum 1732– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

El lia nomo devenas ekvoko aŭ malbeno himmellaudon! (Himmel Laudon, te. Firmamento, Laudon!), kiun onidire vokis la terurigitaj prusoj. Ĉirkaŭ la jaro 1757 omaĝe al li ankaŭ estiĝis ĉeĥa popola kanto Generál Laudon jede skrz vesnici, má bílou čepici (esperante: Generalo Laudon veturas tra vilaĝo havante blankan ĉapon), verŝajne en Rynoltice en Regiono Liberec, kie la generalo restadis kelke da tagoj.

Rilataj artikoloj redakti