Doktoro pri medicino Ernst Van AAKEN (naskiĝis en Emmerich la 16-an de majo 1910, mortis en Schwalmtal-Waldniel la 2-an de aprilo 1984) kiel sportmedicinisto, trejnisto kaj sportisto engaĝiĝis vehemente por la popularigo de la longdistanca kuro kaj por la trejnado de la "pura" eltenivo per grandaj semajnaj distancosumoj. Lia devizo estis ĉiutaga trotado (germane: Dauerlauf, angle: jogging) por ĉiu, por virinoj, por maljunuloj, infanoj kaj aldone modera nutrado. Li disputis kontraŭ la tiam dominanta intervala trejnado kaj ankaŭ propagis la tiam malpermesitan longdistancan kuron por infanoj (anstataŭ la fakte pli streĉaj malaerobiaj mezdistancaj kuroj).