Ervin Cseh [ĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cseh Ervin estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis szentkatolnai.

Ervin Cseh
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1838 (1838-03-23)
en Valpovo
Morto 12-an de junio 1918 (1918-06-12) (80-jaraĝa)
en Erdut
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Ervin Cseh

Ervin Cseh [1] naskiĝis la 23-an de marto 1838 en Kroatio en Valpó (nuntempa Valpovo en Kroatio). Li mortis la 12-an de junio 1918 en Erdőd (nuntempa Erdut en Kroatio).

Biografio redakti

Ervin Cseh frekventis mezlernejojn en Pécs, Temeŝvaro, Vieno, poste li plulernis en agrara altlernejo en Magyaróvár. Post ekonomiaj laboroj li estis ĉefdepartementestro de Szerém inter 1886 kaj 1898. Li sukcese faris pacon inter kroatoj kaj serboj. En 1898 li iĝis ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio, samtempe sekreta konsilisto. En la sekva jaro li ricevis premion. En 1899 kaj 1901 li estis elektita parlamenta deputito en la kroata parlamento (poste ankaŭ en la hungara parlamento). Ĝis 1905 li estis ministro, sed dume okazis interrompo. Li havis ankaŭ postenon en la kalvinisma eklezio.

Fontoj redakti