Ervin Stark [ŝtark], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stark Ervin estis hungara kuracisto, fiziologo, patologo, endokrinologo, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio.

Ervin Stark [1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1922 en Nyírbogdány. Li mortis la 22-an de julio 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ervin Stark akiris kuracistan diplomon en Universitato de Debrecen en 1950, sed li partoprenis en laboro de la universitata instituto inter 1946 kaj 1951. Ekde 1951 li laboris en kliniko de Universitato Semmelweis, post 3 jaroj li aliĝis al medicina esplorado de instituto de Hungara Scienca Akademio. En 1956 li kandidatiĝis, en 1969 li doktoriĝis. Inter 1958 kaj 1970 li estis vicinstitutestro, inter 1968 kaj 1989 institutestro, poste esplora profesoro. Li plej ofte okupiĝis pri endokrinologio. Ekde 1975 li estis ĉefredaktoro de medicina revuo Acta Medica Hungarica. Li ricevis hungarajn premiojn, ĉeĥoslovakian memormedalon, en 1974 li estis nomumita titulara universitata profesoro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok a mellékvesekéreg élettanához... (Bp1956)
  • Endocrinology, neuroendocrinology, neuropeptides (1981)
  • Az AT¬CH akut hatása a petefészekre ösztruszos patkányokban és aranyhörcsögökben (1987)

Fontoj redakti