Erzsébet Gyöngyössy
Erzsébet GYÖNGYÖSSY [erĵEbet djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy Erzsébet estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Gyöngyösy, ŝia nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gyöngyösi Erzsi.
Erzsébet Gyöngyössy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gyöngyössy Erzsébet | ||
Naskiĝo | la 15-an de novembro 1880 en Gyula (Hungario) | |
Morto | la 8-an de aprilo 1960 en Budapeŝto (Hungario) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Erzsébet Gyöngyössy [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1880 en Gyula, ŝi mortis la 8-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Erzsébet Gyöngyössy akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Ignác Krecsányi, baldaŭ al trupo de Albert Kövessy en Pécs. Ŝi interrompis la aktoradon pro geedziĝo, nur ekde 1922 ŝi estis videbla sur scenejo. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al pluraj teatroj, ekzemple Gaja Teatro (1923–1925, 1932, 1934-1937, 1941), Teatro Belvárosi (1928–1930, 1938), Teatro Magyar (1933). Ŝi vidviniĝis en 1930.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Gergely Csiky: A nagymama - titolrolo
- Imre Kálmán: Obsitos - damo
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Rongyosok (1925) – S-ino Varjú
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) (1935) – patrino de György Wibra
- Áll a bál (1939) – princino Tassy