Erzsébet Ködmönné Janka

pentristo, esperantisto kaj specialisto pri socia sekureco.

Erzsébet Ködmönné Janka [erĵEbet kodmonE], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ködmönné Janka Erzsébet, estas hungara pentristo, librotenisto, esperantisto. Ŝia origina nomo estis Janka Erzsébet, ŝia geedziĝa nomvarianto estis Ködmön Károlyné [kArojnE].

Erzsébet Ködmönné Janka
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1935 (1935-07-30) (89-jaraĝa)
en Kocs
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ködmön Károly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr


Erzsébet Ködmönné Janka naskiĝis la  20-an de julio 1935 (nun 1935-07-20) en Kocs.

Biografio

redakti

Erzsébet Ködmönné Janka maturiĝis en ekonomia mezlernejo en Budapeŝto en 1954, poste ŝi laboris en Budapeŝto, poste en Tata (Hungario) jam kiel librotenisto. Baldaŭ en Győr ŝi estis oficisto. En 1980 ŝi akiris diplomon pri socia asekuro en koncerna altlernejo, poste ŝi estis oficisto. En 1990 ŝi emeritiĝis, pli frue ŝi edziniĝis en 1956, poste ŝi naskis filon en 1971, ŝi vidviniĝis en 2013. Ŝi ricevis premiojn inter 1960-2020 pro laborejaj, pentristaj aŭ esperantistaj laboroj.

Pentrista kariero

redakti

Libertempe ŝi pentradis, precipe ekde 1958. Ŝi lernis la pentradon en arta klubo en Tatabánya. Ŝia ĉeftemo estis la pejzaĝo. Resume ŝi espoziciis 62-foje ankaŭ eksterlande.

Esperantista kariero

redakti

Erzsébet Ködmönné Janka lernis Esperanton en Tata en 1963. Inter 1980-2010 ŝi estis membrarano de la Hungaria Esperanto-Asocio, eĉ ŝi estis ĉefdelegito jardekojn. Ŝi ankaŭ instruis la lingvon.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti