Kocs [koĉ] estas vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata.

Preĝejo en Kocs
Preĝejo en Kocs
Panoramo de Kocs
Vilaĝdomo de Kocs

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kocs situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, aŭtovojo estas proksime. Tata (Hungario) troviĝas je 9 km-oj.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1237. Dum la mezepoko ĉi tie vivis majstroj de kvarradaj veturiloj. Tiutempe la renomaj veturiloj estis tiuj, kiuj fariĝis en Kocs. Baldaŭe la veturilo mem prenis la nomon en la hungara lingvo: kocsi. La hungara vorto apartenas al la malmultaj vortoj, kiujn transprenis aliaj lingvoj: germane eKutsche, angle coach, france cocher, nederlande kaj afrikanse koets; en Esperanto tiu estas koĉero. En 1683 turkoj tute detruis la vilaĝon.

Menciinde estas, ke ĉe la vilaĝo estas fama minerala kuracakvo iam havanta la nomon Hunyadi János. La vilaĝo apartenas al la vinoregiono de Neszmély.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, sportejo, apoteko, kuracejo, infankuracejo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Kocs naskiĝis:

Partneraj komunumoj redakti