János Kocsi Csergő

János Kocsi Csergő [jAnoŝ koĉi ĉergO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsi Csergő János estis hungara pastro, kalvinana episkopo, profesoro, teologo.

János Kocsi Csergő [1] naskiĝis en 1647 en Kocs. Li mortis en 1711 en Debrecen.

Biografio

redakti

János Kocsi Csergő frekventis altlernejon en Debrecen, universitatojn en Zuriko kaj Marburg. Hejmenveninta en 1678 li ekinstruis en Szatmár. En 1684 li iĝis pastro, sed en 1694 li iĝis lernejestro en kolegio en Debrecen. En 1700 li estis elektita episkopo. Li aranĝis 7 sinodojn.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Dissertatio de Cognitione Dei Naturali (1703)
  • ’’A Szilágyi Tönkő Márton halálára írt versei (1700)

Fontoj

redakti