Modrany, hungare Madar estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Modrany
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 946 33
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 315  (2021) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 18° 21′ O (mapo)47.82222218.353056Koordinatoj: 47° 49′ N, 18° 21′ O (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Areo 27,07 km² (2 707 ha) [+]
Modrany (Slovakio)
Modrany (Slovakio)
DEC
Modrany
Modrany
Situo de Modrany

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modrany [+]
vdr
Kalvinana preĝejo de Modrany
Katolika preĝdomo de Modrany
Kalvinana paroĥo de Modrany

Situo redakti

la vilaĝo situas en valo, inter montetoj, laŭ traira flankovojo. Komárno troviĝas 21 km-ojn for.

Historio redakti

En la vilaĝo slavoj loĝis antaŭ la hungaroj. La unua mencio devenis el 1198. Tertremo en 1763, incendioj en 1886 kaj 1904 okazis. Historiaj okupiĝoj estis vinkulturo, forstrumado kaj agrikulturo.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 2034 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1445 da homoj (1233 hungaroj kaj 124 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

  • fundamente gotika kalvinana preĝejo de 1691, en 1763 klasikismiĝis
  • klasikisma sonorilstablo de 1749
 
Vilaĝdomo de Modrany