Moča, hungare Dunamocs estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Preĝejo de Moča

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Süttő. La plej proksimaj urboj estas Komárno kaj Štúrovo 25 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1156 en formo Machala. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 16-a jarcento. Laŭ la dokumentoj en 1602 funkciis tie 8 akvomuelejoj. En la 19-a jarcento la kampoj apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. En 1910 loĝis tie 1897 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo pri Danubo-floto formiĝis kaj produktis legomojn kaj fruktojn. En 2001 loĝis tie 1194 da homoj (1098 hungaroj kaj 64 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Dunamocs naskiĝis hungara kuracisto Gusztáv Rigler.

Ĝemelkomunumoj redakti