Erzsébet Márkus [erĵEbet mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Erzsébet estas hungara halterlevisto, olimpiano, trejnisto, arbitraciisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Peresztegi AttilánéPereszteginé Márkus Erzsébet.

Erzsébet Márkus
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1969 (1969-08-23) (54-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto
vdr

Erzsébet Márkus[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1969 en Sopron.

Biografio redakti

Erzsébet Márkus maturiĝis kaj akiris fotistan licencon en mezlernejo en Szombathely. Baldaŭ ŝi akris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Depost fino de sia aktiva sporta kariero ŝi estis trejnisto kaj arbitraciisto en Szombathely. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 2000.

Sporta kariero redakti

Erzsébet Márkus ekde sia aĝo 19 estis halterlevisto komence en Körmend, poste en Szombathely ĝis 2001. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun arĝenta medalo (memoru: tiu ina branĉo mankis pli frue en Olimpikoj), ŝia kategorio estis 69 kg. En mondĉampionumoj ŝi estis la dua kvarfoje kaj en eŭropaj ĉampionumoj ŝi estis la unua sepfoje inter 1990-1999. Ŝi finis la halterlevadon en 2001.

Fontoj redakti

Referencoj redakti