Erzsébet Simonyi [erĵEbet ŝimonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simonyi Erzsébet estis la unua hungara ina bestkuracisto, ankaŭ la unua ina kandidato. Ŝia origina nomo estis Schwartz Erzsébet.

Erzsébet Simonyi
Persona informo
Naskonomo Erzsébet Schwartz
Naskiĝo 21-an de julio 1915 (1915-07-21)
en Budapeŝto
Morto 24-an de septembro 1993 (1993-09-24) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • scienca esploristo
vdr

Erzsébet Simonyi [1] naskiĝis la 21-an de julio 1915 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 24-an de septembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsébet Simonyi akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József (en la veterinanra fakultato) en 1937, ŝi doktoriĝis post 2 jaroj. En 1940 ŝi komencis labori, kiel privata bestkuracisto. Post la 2-a mondmilito ŝi estis sindikatestro de la bestkuracistoj. Ekde 1948 ŝi laboris en instituto pri injektaĵoj, poste ŝi laboris laŭvice en Hungara Scienca Akademio kaj ministerio pri agrikulturo. En 1952 ŝi ricevis taskon pri establo de nova instituto pri injektaĵekzamenado, poste ŝi gvidis ĝin ĝis la emeritiĝo en 1971. En la sama jaro ŝi kandidatiĝis. Ŝi okupiĝis pri malsanoj de hejmbestoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Precipitációs kísérletek polisacharida-antigénnel gasterophilosis esetén (1939)
  • Vizsgálatok a kristály-ibolya-vakcinával oltott sertésekben észlelhető kórbonctani elváltozásokról (1955)
  • Comparative Studies on the Potency of Different Crystal-Violet Swine-Fever Vaccine Batches (1964) - kunlaboranto
  • Egyes oltóanyagok termelésének és ellenőrzésének korszerűsítése. Tudományos tevékenység tézisszerű összefoglalása. (1972)

Fontoj redakti