Erzsi Raffay [erĵi rafai] aŭ Erzsébet Raffay [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Raffay Erzsébet Berta Mária estis hungara filmaktoro, operkantisto (soprano), operetkantisto. Erzsi estas karesnomo de Erzsébet, ŝia origina familia nomo estis Raffius.

Erzsi Raffay
Persona informo
Naskonomo Raffius Erzsébet Berta Mária
Naskiĝo la  16-an de septembro 1913(nun 1913-09-16)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de marto 2006
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o István VargaIstván Varga
Okupo
Okupo operkantisto • operetkantisto • aktoro
vdr

Erzsi Raffius [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1913 en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de marto 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsi Raffay lernis kantadi de Ferenc Székelyhidy kaj Erzsébet Hoór Tempis. Ŝi frekventis ankaŭ akademion, sed ŝi forlasis la lernejon, ĉar ŝi ricevis rolojn en Operetoteatro (Budapeŝto) ekde 1931. Post jaroj ŝi kantis operetojn en similaj aliaj teatroj. En 1935 ŝi edziniĝis. En 1939 ŝi aliĝis al la Budapeŝta Ŝtata Operejo, post du jaroj ŝi ricevis la statuson ordinara membro. Dum la nazia erao ŝi ne havis rolojn, ĉar ŝia edzo estis judo, ankaŭ dum la frua socialismo ŝi ne havis rolojn. En 1951 ŝi eksedziniĝis, sed en 1957 ŝi denove edziniĝis al la sama edzo. Inter 1956-1967 ŝi kantadis en la Operejo kiel gasto. Ŝi faris ankaŭ koncertojn, ŝi kantadis ankaŭ eksterlande.

Ŝia repertuaro redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Vica, a vadevezős (1933) – Klári
  • Segítség, örököltem! (1937) – kantistino

Fontoj redakti