Erzsi Simor
Erzsi Simor [erĵi ŝimor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simor Erzsi estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Porteller Erzsébet Mária Terézia.
Erzsi Simor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Porteller Erzsébet Mária Terézia |
Naskiĝo | la 6-an de julio 1913 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de februaro 1977 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/2-1-42 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Kovács (1943–) Béla Nagy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Simor [1] naskiĝis la 6-an de julio 1913 (sed estas pluraj aliaj naskiĝdatenoj!) en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de februaro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiErzsi Simor frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris instruistan diplomon, fine aktoran diplomon en Teatra Akademio, kie ŝi lernis precipe de Sándor Góth. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar en 1937, poste al aliaj ĉefurbaj teatroj. Tiutempe ŝi havis rolojn ne nur en hungaraj, sed ankaŭ italaj filmoj. Depost la 2-a mondmilito la aktora (politika) komisiono sendis ŝin al regionaj teatroj (Teatro Csokonai (Debrecen), Nacia Teatro (Pécs)). Ŝi havis rolojn fine en Teatro Madách (1959–1977).
Ŝi edziniĝis trifoje, ŝia plej fama edzo estis Károly Kovács (aktoro).
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrud (1956-1962)
- Romeo kaj Julieto - S-ino Capulet
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Friedrich Schiller:
- Maria Stuart - titolrolo
- Kabale und Liebe - Lady Milford
Elektitaj kinfilmaj roloj
redakti- Tomi, a megfagyott gyermek (1936)
- La vita torna (1943, itala filmo); laŭ nomo Elizabetta Simor
- Fehér vonat (1947)
- A tettes ismeretlen (1958)
- Nuda diplomato (1963)
- Malvarmaj tagoj (1966) S-ino Ballay
- Kísértet Lublón (1976) - edzino de la ĉefjuĝisto
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Másnap (1958)
- Az ember tragédiája (1969)
- Ida regénye (1974)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Lucile Watson kaj aliaj [2]