Esperanto en la tornistro

Esperanto en la tornistro: Mondvojaĝo en 79 tagoj estas libro verkita de Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval. Ĝi rakontas ilian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pere de Pasporta Servo.

Ili estas katalunaj esperantistoj, kiuj jam 40- kaj 41-jaraj, decidis inter aŭgusto kaj novembro de la jaro 2002[1] sekvi la vojon de Phileas FOGG, la heroo de romano "Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj" de Jules Verne, nur per teraj aŭ maraj veturiloj. Tial ke aviado anstataŭis multloke la fervojojn kaj pasaĝerŝipojn, ili decidis ne ekzakte voji kiel Fogg, sed iri surtere laŭ la Silkovojo. Ili sukcesis rondiri la mondon en 79 tagoj, tri horoj kaj 12 minutoj[2]. Ili povis uzi la helpon de apudvojaj esperantistoj.

La tuta kosto de la vojaĝo estis 6 500 eŭroj.

Vojo redakti

La vojaĝo okazis laŭ la sekvaj lokoj.

Libro redakti

La libro konsistas el tagaj ĉapitroj verkitaj el memoraĵoj, notoj kaj la raportoj, kiujn ili sendis por TTT-ejo. Krom la tagaj okazintaĵoj, ili aldonas laŭspertajn konsilojn, opiniojn kaj informaĵojn pri landoj kaj homoj. Ili komentas landojn, veturilojn kaj manĝajojn el sia katalunvilaĝa vidpunkto.

Verkoj redakti

  • (katalune) Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval. Amb l'esperanto a la motxilla. La volta al món en 79 dies. Colección Guimet n-o 66. Lleida (Pagès), 2003. 300 (eble 304) p. ISBN 8497790049
  • (hispane) Joaquim Marcoval Castell kaj Manel Vinyals Allepuz. Con el esperanto en la mochila. Tradukis: Ramón Sala Gili. Lleida (Milenio). 2004, 288 p. ISBN 849743112X
  • (Esperanto) Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval. Esperanto en la tornistro; Mondvojaĝo en 79 tagoj. Wuhan (Ĉina eldonejo de E.S.K.), 2004

Fontoj redakti