Laboratorio
(Alidirektita el Esplorejo)
Laboratorio (aŭ esplorejo) estas laborejo kie oni povas konduki sciencan aŭ teknikan esploradon eksperimentojn, mezuradon, k. s. laborojn, ne celante rekte produktadon, sed scion.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/M_Faraday_Lab_H_Moore.jpg/300px-M_Faraday_Lab_H_Moore.jpg)
Laŭ Francisko Azorín laboratorio estas Laborejo por sciencaj esploroj kaj eksperimentoj.[1] Li indikas etimologion el la latina laboratorium, el laborare (labori).[2]
Laboratorioj troveblas en lernejoj kaj universitatoj, en industrio, en registaraj aŭ militaj lokoj, kaj ankaŭ en marŝipoj kaj kosmoŝipoj. Laboratorioj donas laborspacon al sciencistoj kaj teknikistoj por esplor-laboro.
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
- ↑ Azorín, samloke.