Eta EmmeMalgranda Emme (germane Kleine Emme), kiel oni nomas ĝin por distingi de Emme en Kantono Berno, estas rivero en Kantono Lucerno. Ĝi havas longecon de 58 km. La supra parto de la rivero apartenas al la Biosfero-rezervejo Entlebuch de UNESKO.

Eta Emme
Kleine Emme
Eta Eme ĉe Im Bad, komunumo Wolhusen
rivero
Bazaj informoj
Longeco 58 km
Akvokolekta areo 477 km²
Averaĝa trafluo 10 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 467 m
Enfluejo Reuss
- Alteco 432 m
Geografio
Alfluantoj Wolhuser Wigger, Entlen, Fontanne, Rümlig
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La ĉefa fontrivero de Eta Emme estas la tiel nomita Waldemme (en Esperanto Arbara Emme), kies fonto troviĝas ĉe Emmensprung (en Esperanto Salto de Emme) sur alteco de 1467 m s.m. ĉe la koordinatoj 46° 48′ 5″ N 8° 4′ 0″ O / 46.80139 °N, 8.06667 °O / 46.80139; 8.06667 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 5″ N 8° 4′ 0″ O / 46.80139 °N, 8.06667 °O / 46.80139; 8.06667 (mapo). Emmensprung situas ĉe la okcidenta pinto de Kantono Obvaldo sur la teritorio de la komunumo Giswil norde de Brienzer Rothorn.

La Fluo redakti

En la valo de Entlebuch ĝi kuniĝas kun la malpli granda Weissemme (en Esperanto Blanka Emme) kaj nomiĝas nun Eta Emme. La rivero fluas nun orienten kuniĝas en Entlebuch kun la rivero Entle, kiu alfluas de sudo, kaj poste en Wolhusen kun Wohlhuser Wigger, alfluante de nordokcidento. La rivero forlasas tiam la distrikton Entlebuch kaj formas nun la limon de la distriktoj Sursee kaj Lucerno. Norde troviĝas la komunumo Ruswil, sude Werthenstein kaj poste Malters kaj Littau.

Alfluejo redakti

En Emmenbrücke la rivero sur alteco de 432 m s.m. alfluas al Reuss.

Utiligado por elektra energio redakti

En ĝia suba parto la rivero en kvar lokoj estas utiligata por produktado de elektra energio, nome ĉe Wolhusen, Ettisbühl-Malters, Littau-Torenberg kaj Emmen-Emmenweid.

Akvofluo kaj akvokvalito redakti

La akvofluo de Eta Emme povas forte varii. Averaĝe ĉe Littau oni mezuras proksimume 10 m³/s, dum forta pluvo tiu kvanto facile kreskas al pli ol 70 m³/s. En aŭgusto 2005 la rivero kaŭzis grandajn inundojn.

La kvalito de la akvo estas bona, influita de la marĉoj en Entlebuch. En la supra parto la rivero donas multe da vivolokon por plantoj kaj bestoj. En ĝia suba parto ĝi tamen estas kanaligita kaj tial home influita.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti