Sursee (distrikto)
La distrikto Sursee (germane Amt Sursee) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 67305 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Sursee.
Distrikto Sursee | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Lucerno | |
Kantono | Lucerno |
Ĉefloko | Sursee |
Geografia situo | CH1903: 650145 / 224178 (mapo)47.1666666666678.1Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 6′ O; CH1903: 650145 / 224178 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 67305 (2007-12-31) |
Areo | 302,04 km² |
Loĝantardenseco | 222,83 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0304 |
Geografio
redaktiLa distrikto Sursee apartenas al la Svisa Mezlando kaj situas en la nordo de Kantono Lucerno. Ĝi konsistas el la regiono ĉirkaŭ la Lago de Sempach kaj la lucerna parot de la valo de la rivero Suro.
Historio
redaktiLa hodiaŭa distrikto Sursee estis kreita post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. En mezepoko la regiono estis regita de la Habsburgoj, kiuj fondis en la regiono diversajn historiajn urbetojn kiel Sursee kaj Sempach. Pro la influo de la kreskanta urbo Lucerno, kiu volis sendependiĝi de Habsburgo kaj tial alianciĝis al la Svisa Ĵurkomunumo la regiono estis la scenejo de diversaj militoj inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la Habsburgoj. Unu el la plej konataj historiaj eventoj estis la Batalo de Sempach en la jaro 1386. En la jaro 1415 ankaŭ Sursee estis konkerita de Lucerno kaj tiam la tuta hodiaŭa distrikto fariĝis lucerna.
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas la grava Eŭropa nordsudkonekto, kiu tra la Montpasejo Sankt-Gotardo ligas Germanion kun Italio. Okcidente de la Lago de Sempach pasas la fervojlinio de Olten al Lucerno, kiu estas parto de tiu-ĉi grava nordsudkonekto, kaj aliflanke oriente de la lago la nacia aŭtoŝoseo A2.
Komunumoj de la distrikto Sursee
redaktiLa distrikto Sursee konsistas el 22 komunumoj (stato en somero 2009). Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Beromünster | 4412 | 29.56 | 1081 | |
Büron | 2033 | 5.37 | 1082 | |
Buttisholz | 2915 | 16.71 | 1083 | |
Eich | 1574 | 9.22 | 1084 | |
Geuensee | 2208 | 6.47 | 1085 | |
Grosswangen | 2876 | 19.70 | 1086 | |
Hildisrieden | 1786 | 7.04 | 1088 | |
Knutwil | 1662 | 9.74 | 1089 | |
Mauensee | 1126 | 45.10 | 1091 | |
Neudorf | 1116 | 12.81 | 1092 | |
Neuenkirch | 5873 | 26.25 | 1093 | |
Nottwil | 3062 | 14.83 | 1094 | |
Oberkirch | 3317 | 10.95 | 1095 | |
Pfeffikon | 710 | 2.49 | 1096 | |
Rickenbach | 2194 | 9.36 | 1097 | |
Ruswil | 6404 | 45.25 | 1098 | |
Schenkon | 2540 | 7.67 | 1099 | |
Schlierbach | 632 | 7.17 | 1100 | |
Sempach | 3863 | 11.68 | 1102 | |
Sursee | 8573 | 6.06 | 1103 | |
Triengen | 4295 | 22.08 | 1104 | |
Wolhusen | 4134 | 14.30 | 1107 | |
Totale (22) | 67'305 | 302.04 | 0304 |
Eksteraj ligiloj
redakti- La distrikto Sursee en la retejo de Kantono Lucerno[rompita ligilo]
Distrikto Sursee | |
---|---|
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen |