Suro (Aro)

(Alidirektita el Suro (rivero))
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Suro en Svislando. Pri la muskolo vidu sub suro

Suro (en la germana lingvo en Kantono Argovio Suhre kaj en Kantono Lucerno Sure) estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas 34,1 km.

Suro

germane Suhre

germane Sure

Rivero Suro inter Muhen kaj Hirschthal
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 34,1 km
Akvokolekta areo 373 km²
Averaĝa trafluo (Oberkirch) 1,47 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 504 m
Enfluejo Aro
- Alteco 362 m
Geografio
Alfluantoj Ruederche, Uerke kaj Wyna
Rivero en Eŭropo
vdr

Literaturo redakti

La fonto de Suro estas la Lago de Sempach en la urbo Sursee (koordinatoj: 47° 9′ 45″ N 8° 7′ 19″ O / 47.16250 °N, 8.12194 °O / 47.16250; 8.12194 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 45″ N 8° 7′ 19″ O / 47.16250 °N, 8.12194 °O / 47.16250; 8.12194 (mapo)).

Ĉefaj alfluantoj redakti

La ĉefaj alfluantoj de Suro estas la riveroj Ruederche en Schöftland, Uerke en Unterentfelden kaj Wyna en Suhr.

Komunumoj laŭlonge de la rivero redakti

La rivero unue trafluas la urbon Sursee, poste ĝi estas la limo inter Knutwil en okcidento kaj Geuensee kaj Büron en oriento. Tiam la rivero trafluas la komunumon Triengen kaj nun forlasas Kantonon Lucerno por alflui la teritorion de Argovio. La rivero nun formas la limon inter Reitnau kaj Attelwil en okcidento kaj Moosleerau en oriento. Tiam la rivero trafluas Staffelbach kaj Schöftland. Sekvas Hirschthal, Muhen, Oberentfelden, Unterentfelden, Suhr, Buchs kaj fine la argovia kantonĉefurbo Araŭo.

Alfluejo redakti

La rivero alfluas en la argovia kantonĉefurbo Araŭo al la rivero Aro.

Eksteraj ligiloj redakti