Oberentfelden

komunumo de Svislando
Oberentfelden
Blazono de Oberentfelden
Oberentfelden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 21′ 35″ N 8° 2′ 55″ O / 47.35972 °N, 8.04861 °O / 47.35972; 8.04861 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 35″ N 8° 2′ 55″ O / 47.35972 °N, 8.04861 °O / 47.35972; 8.04861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7298
Areo 7,16 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 5036
Komunumkodo 4010
Mapo de Oberentfelden
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberentfelden estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 7298 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Oberentfelden situas en la ebenaĵo de la suba valo de la rivero Suro proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Araŭo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenis. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Unterentfelden, kiu siavice kunkresis kun Araŭo. En okcidento la komunumon trafluas ankaŭ la rivero Uerke.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberentfelden limas en nordo al Unterentfelden, en nordoriento al Suhr, en oriento al Gränichen, en sudoriento al Muhen, en sudokcidento al Kölliken, en okcidento al Gretzenbach (Kantono Soloturno), kaj en nordokcidento al Schönenwerd (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

La komunumo Oberentfelden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo kaj pasas tra la komunumo ankaŭ la Suhrentalbahn [Surovalo-Fervojo], tio estas etŝpura tramfervojo de Araŭo al Schöftland.

En Obernentfelden kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj 1 de Berno al Zuriko kaj 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 2 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Entfelden datiĝas el la jaro 965 kiel Endiveld, kiam la imperiestro Oto la granda donacis la bienon al la Monaĥejo Disentis. En la jaro 1306 la monaĥoj de Disentis vendis la supran parton de la bieno (Oberen-Envelt) al la Monaĥejo Königsfelden. Fine de la 12-a jarcento la regado pri Oberentfelden troviĝis en la manoj de la Senjoroj de Hallwil, tiam vasaloj de la Habsburgoj, kiu tamen povis konservi sian influon eĉ post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415. Nur en la jaro 1604 ili vendis siajn rajtojn al la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Oberentfelden nun troviĝis sub berna regado. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj Oberentfelden fariĝis en 1790 memstara komunumo en la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti