Schenkon

komunumo de Svislando

Schenkon (prononcu ŝenkon; alamane: Schänke) estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Schenkon
Blazono de Schenkon
Rigardo al Schenkon kaj la Lago de Sempach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 10′ 25″ N 8° 8′ 13″ O / 47.17361 °N, 8.13694 °O / 47.17361; 8.13694 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 25″ N 8° 8′ 13″ O / 47.17361 °N, 8.13694 °O / 47.17361; 8.13694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2552
Areo 6,76 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 6214
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schenkon
vdr

Geografio redakti

Schenkon situas ĉe la norda bordo de la Lago de Sempach oriente de la distriktĉefloko Sursee. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schenkon mem la vilaĝoj kaj setlejoj Greuel, Tannberg (je 590 m s.m.), Tann (663 m s.m.), Zellfeld, Zollhus kaj Zopfeberg (621 m s.m.).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schenkon limas en nordo al Geuensee, en oriento al Beromünster, en sudoriento al Eich, kaj en okcidento al Sursee.

Trafiko redakti

La komunumo Schenkon estas per la poŝtaŭtolinioj de Sursee al Beromünster kaj de Sursee al Sempach-Station bone ligita al la publika trafikreto.

Schenkon ĉe la limo al Sursee ankaŭ disponas pri propra alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schenkon datiĝas el la jaro 1173 kiel Scenchofen.

Dum mezepoko Schenkon apartenis al la Mikaela distrikto, kiu unue troviĝis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1264 de ties heredantoj, la Habsburgo. Post la Batalo de Sempach la Mikaela distrikto en 1415 unue falis sub la regadon de Sursee kaj poste en la jaro 1420 rekte de la urbo Lucerno.

Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la vilaĝo apartenis al la tiama helveta distrikto Sursee, kaj ek de tiam ĝi estas parto de la aktuala distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

Apartaĵoj redakti

Ĉar Schenkon estas konata kiel komunumo kun malaltaj impostoj, havante la reputacion de tiel nomita impostooazo, ĝi estas alloga loĝlokoj por riĉuloj, kio kondukis al kresko de la loĝantaro dum la lastaj jaroj kaj altaj prezoj de nemoveblaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen