Hildisrieden

komunumo de Svislando
Hildisrieden
Blazono de Hildisrieden
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 9′ 0″ N 8° 13′ 45″ O / 47.15000 °N, 8.22917 °O / 47.15000; 8.22917 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 0″ N 8° 13′ 45″ O / 47.15000 °N, 8.22917 °O / 47.15000; 8.22917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1812
Areo 7,04 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 6024
Komunumkodo 1088
Mapo de Hildisrieden
vdr

Pri la komunumo redakti

Hildisrieden estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Hildisrieden situas oriente de Sempach sur la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Erlosen, kun bela panorama rigardo al la Lago de Sempach kaj al Pilato. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Hildisrieden mem el la vilaĝoj kaj setlejoj Breite, Mühlacker, Gimmermeh, Ohmelingen kaj Traselingen. Norde de la vilaĝocentro fontas la rivero Seetaler Ron, alfluanto de la Lago de Sempach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,04 km², de kiuj 11,90% estas kovritaj de arbaro, 78,0% servas por agrikulturo kaj 10,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hildisrieden limas en nordo al Neudorf, en nordoriento al Römerswil, en sudoriento al Rain, en sudokcidento al Neuenkirch, kaj en okcidento al Sempach.

Trafiko redakti

Hildisrieden estas konektita al al publika transportreto per buslinio de Lucerno al Beromünster kaj Rickenbach kaj poŝtaŭtolinio de Hochdorf al Sempach-Station.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 2 kilometrojn sudoriente en Sempach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hildisrieden datiĝas el la jaro 1077 kiel Hiltegesrein, jarcenton poste en la jaro 1173 la loko menciiĝis kiel Hiltensrieden.

Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. Kiam la 28-an de decembro 1385 la lucernanoj konkeris kaj bruligis la fortikaĵon Rothenburg, ili ankaŭ akiris la kontrolon pri Hilidisrieden, kion la Habsburgoj tamen rekonis nur la 16-a de julio 1394 per la tiel nomita 20-jara Paco. La kompletan kontrolon pri Hildisrieden Lucerno akiris post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415. Hildisried ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj tiam ĝis 1803 al la helveta distrikto Sempach. Ekde 1803 ĝi estas komunumo de la lucerna distrikto Sursee.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen