Neudorf LU

komunumo de Svislando
Neudorf
Blazono de Neudorf
Preĝejo de Neudorf
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 10′ 41″ N 8° 12′ 36″ O / 47.17806 °N, 8.21000 °O / 47.17806; 8.21000 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 41″ N 8° 12′ 36″ O / 47.17806 °N, 8.21000 °O / 47.17806; 8.21000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1143
Areo 12,83 km²
Alteco 672 m super marnivelo
Poŝtkodo 6025
Komunumkodo 1092
Mapo de Neudorf
vdr

Pri la komunumo redakti

Neudorf estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Neudorf situas sude de Beromünster en valo nomita Wynental. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Neudorf mem ankaŭ la vilaĝeto Gormund sur alteco de 740 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,81 km², de kiuj 33,5% estas kovritaj de arbaro, 60,6% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neudorf limas en nordo al Beromünster, en oriento al Römerswil (distrikto Hochdorf), en sudo al Hildisrieden, en sudokcidento al Sempach, kaj en okcidento al Eich.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la aŭtobuslinio de Lucerno tra Beromünster al Rickenbach.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas sudokcidente en Sempach en distanco de 7 kilometroj.

Sur la teritorio de la komunumo situas la Aerodromo Beromünster (ICAO-Kodo: LSZO) kun herba kurvojo, de kie la fluggrupo FLUBAG ofertas rondflugojn kaj fluglecionojn.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Neudorf datiĝas el la jaro 893 kiel Niwidorf. Dum mezepoko Neudorf apartenis al la Grafoj de Lencburgo, kaj poste al ties heredantoj la Grafoj de Kiburgo kaj fine la Habsburgoj; ili ĉiam koncedis la administradon al la Abatejo Beromünster. Tiel la komunumo estis parto de la Mikaela distrikto de la abatejo, kiu venis en la jaro 1420 sub la regado de la urbo Lucerno. En la jaro 1440 la komunumo falis sub la imperia ekskomununiko kaj dum la kamparana milito de 1653 ĝi apartenis al la ribelantoj kontraŭ la urbo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo estis parto de la helveta distrikto Münster, per la restaŭracio ĝi estis ĝis 1814 atribuita al la distrikto Hochdorf, kaj ek de tiam ĝis apartenas al la distrikto Sursee.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen