Emirates Telecommunication Group Company PJSC (arabe مؤسسة الإمارات للاتصالات, Mu'asissat al-'Imārāt lil-'Ittiṣālāt, laŭvorte, "Emirates Institute for Communications"), kun varmarko Etisalat (arabe اتصالات, ittiṣālāt, laŭvorte "komunikaĵoj") estas plurnacia emirlanda entrepreno por telekomunikado, kiu funkcias en 15 landoj tra Azio, Mezoriento kaj Afriko. En Februaro 2014, Etisalat estis la 14a plej granda movebla-telefona entrepreno en la mondo, kun totala nombro de klientoj de pli ol 167 milionoj. Ĝi estas la nura ret-provizanto en UAE.[1] Etisalat estis nomita la plej pova kompanio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj fare de Forbes Mezorienta en 2012.[2]

Etisalat
negoco • entrepreno vd
Dum 1976 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Abudabio
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Dungitoj 11 000 (stato: 2009)
Agokampo fiksa telefono
filiaj kompanioj Etisalat by e& - Egypt • Etisalat • Morocco Telecom vd
Posedataj kompanioj Gevora Hotel • Morocco Telecom • Ufone vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En 31a de Decembro 2015, Etisalat informis enspezon de 51.7 mil milionoj da AED kaj netan profiton de 8.3 mil milionoj da AED.[3] La totala merkat-kapitaligo de la kcompanio estas de 87.7 mil milionoj da AED.[4]

Etisalat estas unu el la kernoj de Interreto en Mezoriento (AS8966), kiu havigas aliron al aliaj telekomunik-serviloj en la mondoregiono. Ĝi estas ankaŭ la plej granda portanto de internacia voĉtrafiko en Mezoriento kaj Afriko kaj la 12a plej granda voĉtrafikanto en la mondo.[5]

Notoj redakti

  1. "Etisalat tops 100m subscribers", 10a de Februaro 2011.
  2. Etisalat named Most Powerful Company in UAE Arkivigite je 2015-01-13 per la retarkivo Wayback Machine. Khaleejtimes.com (1a de Marto 2012). Alirita la 28an de Julio 2013.
  3. "Etisalat Q4 profit rises 2.7 per cent on strong domestic performance", 14a de Februaro 2016.
  4. Company Profile En Webarchive [1] 24a de Novembro 2016, etisalat.com
  5. Etisalat – Carrier & Wholesale. etisalat.ae (10a de Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 10a de Oktobro 2010.