Eugène Flachat

Eugène FLACHAT (naskiĝis la  16-an de aprilo 1802(nun 1802-04-16) en Parizo, mortis la 16-an de junio 1873 en Arcachon) estis franca inĝeniero.

Eugène Flachat
Flachat.png
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1802 (1802-04-16)
en Parizo
Morto 16-an de junio 1873 (1873-06-16) (71-jara)
en Arcachon
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Condorcet
Parencoj Stéphane Mony
Okupo
Okupo konstruinĝeniero
Verkoj fervoja ponto de Asnières
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li faris siajn unuajn studojn ĉe Lycée Bonaparte (nun Lycée Condorcet). Li kunlaboris pri la projektoj de unu el la unuaj francaj fervojaj linioj, Parizo - Le Pecq inaŭgurita la 28-an de aŭgusto 1837, poste tiu de Parizo - Versailles-Rive-Droite (1840-1842). Li estis la konstruanto de la unua fervoja stacidomo en Parizo. Li ankaŭ restrukturis la parizan stacidomon de Saint-Lazare en 1851 kaj aliajn projektojn ligitajn al fervojoj. Strato en Parizo portas lian nomon. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-Turo.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eugène Flachat en la kataluna Vikipedio.