Eugene "Gene" Robert Black Sr. (1a de Majo, 1898 – 20a de Februaro, 1992) estis prezidanto de la Monda Banko el 1949 ĝis 1963. Lia patro, nome prezidanto de la Federacia Rezervo de la 1930-aj jaroj, nomita ankaŭ Eugene Robert Black, ne uzis la sufikson "Sr." (plej maljuna); la filo de Gene (tria en la stirpo) iĝis Eugene Robert Black Jr (plej juna).

Eugene R. Black
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1898 (1898-05-01)
en Atlanta
Morto 20-an de februaro 1992 (1992-02-20) (93-jaraĝa)
en Oakwood
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Georgio
Okupo
Okupo bankisto • komercisto
vdr

Post universitato, li partoprenis en la Unua Mondmilito. Poste li aliĝis al la investofirmao de Harris, Forbes, & Co. Li laboris kiel vendisto de obligacioj kaj kunsidis kun bankistoj kaj investistoj. Li malfermis la unuan oficejon de la firmao en Suda Usono nome en Atlanta kaj poste iĝis partnero de la firmao.[1] En 1933, li estis dungita de Chase National Bank por esti ties vic-prezidanto. Li iĝis plenumdirektoro de la Monda Banko en 1947. Kiam la prezidanto de la banko, nome John J. McCloy, resignis en 1949, Black, nevole, iĝis la Prezidanto de la Banko.[1]

Kvankam li ne plene aliĝis al la kontraŭ-komunista ardo post la Dua Mondmilito, Black ja interesiĝis pri la etendo de komunismo kaj ties efiko sur la etendo de la tutmonda kapitalismo. Li kredis, ke la ekonomia prospereco estis esenca kondiĉo por la politika libero.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eugene Robert Black. Archives. The World Bank. Alirita 23a de Aŭgusto, 2006.