Eva KEMLEIN [eva kemlajn], origine: Eva Ernestine GRAUPE (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1909, mortis la 8-an de aŭgusto, 2004) estis germana fotistino.

Eva Kemlein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1909 (1909-08-04)
en Charlottenburg
Morto 8-an de aŭgusto 2004 (2004-08-08) (95-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Eva Kemlein
Okupo
Okupo fotisto • fotoĵurnalisto
vdr

Kiel filino de juda familio ŝi naskiĝis en Charlottenburg (nuntempe parto de Berlino). Ŝi fariĝis medicin-teknika asistantino kaj pro medicinaj fotoj ŝi fine de la 1920-aj jaroj ekinteresiĝis pri la fotado.

En la jaro 1933 ŝi edziniĝis al Herbert KEMLEIN. Samjare ili fuĝis de la nazioj al Grekio. Ŝi tie vivtenis sin per la fotado kaj li laboris kiel ĵurnalisto por germanlingvaj gazetoj. Pro sia juda deveno Eva Kemlein ne plu rajtis labori, kaj ankaŭ ŝia edzo pro sia edzeco kun judino pli kaj pli havis problemojn, vendi siajn artikolojn. La patro de Eva Kemlein fine devis subteni la paron finance.

En 1937 ili devis forlasi Grekion. Ili revenis al Berlino, kaj Herbert Kemlein forlasis sian edzinon por denove povi labori. Eva Kemlein restis ĉe sia patrino en Berlino. La patro intertempe mortis kaj ŝiaj du fratoj vivis eksterlande.

Eva Kemlein dum tiu tempo konatiĝis kun la aktoro Werner Stein. Kun li – politika maldekstrulo – ŝi vivis mizeran vivon. Ili perdis preskaŭ ĉion, krom la fotilon, per kiu Eva Kemlein fotis sian detruatan hejmurbon.

Post la Dua mondmilito ambaŭ restis en Orienta Berlino. Per la fotilo, kiu travivis la militon, ŝi tiam dokumentis la detruojn, kaj jam en majo 1945 ŝiaj unuaj fotoj aperis en nov-fondita Berlina gazeto.

Influite de sia vivpartnero, ŝi poste koncentriĝis al fotoj en la teatra medio. Ŝi dokumentis la teatran ensemblon forigantan la ruinojn de la milito kaj poste ĉiujn surscenigojn de Bertolt Brecht.

Grandan atenton ŝia laboro akiris, kiam oni en 2002 decidis rekonstrui la urban kastelon, eksplodigitan en 1950. Ŝi dum la tempo de la detruo dokumentis ĉiun angulon de la kastelo kaj la fotoj povas fariĝi gravaj bazoj por la planita rekonstruo.

Eva Kemlein mortis en Berlino.