La Evereta ĉetio (Tesia everetti) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkludita en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn. Tiu troviĝas nur en Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Evereta ĉetio
Evereta ĉetio
Evereta ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Specio: T. everetti'
Tesia everetti
(Hartert, 1897)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Evereta ĉetio estis iam konsiderata raso de la Timora stumpovostulo, Urosphena subulata.

Temas pri insektovora specio kiu loĝas en humidaj arbaroj. La tesiaoj estas aktivaj insektovoruloj kiuj kutime manĝas ĉegrunde inter subkreskaĵaro kaj seka foliaro, sed tiu specio povas manĝi ankaŭ tiom alte kiom ĝis 25 m supergrunde inter la implikiĝo de grimpoplantoj sur grandaj arbotrunkoj.[1]

La distingilo de aliaj specioj de la sama genro estas ruĝeca koloro en kapo. Kiel ĉe aliaj specioj de la genro, temas pri diketa rondoforma korpo kun tre longaj kruroj kaj nevidebla vosto. La beko estas malhelbruna supre kaj hela en la suba makzelo.

Ili estas laŭsezonaj reproduktuloj same kiel la aliaj samgenranoj, inter kiuj la Evereta tesiao nestumas el majo al julio.

Referencoj redakti

  1. "HBW"