Ernst Hartert

(Alidirektita el Hartert)

Ernst Johann Otto Hartert (nask. la 29-an de oktobro 1859 en Hamburgo, mortis la 11-an de novembro 1933 en Berlino) estis germana ornitologo kaj ovologo.

Ernst Hartert
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1859 (1859-10-29)
en Hamburgo
Morto 11-an de novembro 1933 (1933-11-11) (74-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Waldfriedhof Dahlem vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Claudia Bernadine Elisabeth Hartert vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hartert estis dungito de Lionel Walter Rothschild kiel ornitologia zorgisto de lia privata muzeo ĉe Tring (Hertfordshire, Anglio) de 1892 al 1929.

Ernst Hartert (1859-1933).

Hartert publikis la muzean gazeton Novitates Zoologicae (1894-1939) kun Rothschild, kaj la Hand List of British Birds (Listo de britiaj birdoj) (1912) kun Jourdain, Ticehurst kaj Witherby. Li verkis Die Vögel der paläarktischen Fauna (1903-1922) kaj veturis en Hindion, Afrikon kaj Sudamerikon je la konto de lia dunganto.

En 1930 Hartert retiriĝis al Berlino, kie li mortis.