Excalibur City
Excalibur City estas vendeja kaj amuzcentro en domaro Hatě enfalanta sub Chvalovice ĉe Znojmo proksime de landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio.[1] Troviĝas ĉi tie vendejoj, restoracioj, kazinoj, diversaj servoj kaj amuzparko "Infana mondo de Merlin".[2] Proksime troviĝas la samnomata flughaveno.
Excalibur City | |
amuzparko | |
Excalibur City
| |
Oficiala nomo: Excalibur City | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Znojmo |
Municipo | Hatě |
Historia regiono | Moravio |
Situo | Excalibur City |
- koordinatoj | 48° 45′ 54″ N 16° 03′ 51″ O / 48.76500 °N, 16.06417 °O (mapo) |
Valego | Dija-svratka valego |
Estiĝo | 1998 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Excalibur City | |
Retpaĝo: www.excaliburcity.com | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Troviĝas ĉi tie krom aliaj forĵetita, kolore rekolorigita aviadilo Iljuŝin Il-62 kiu flugis inter la jaroj 1974 ĝis 1981 por Ministerio de enlando de ĈSSR kaj inter 1981 ĝis 1991 por ĈSA, ĉe pluaj kompanioj 1991 ĝis 1994. En la jaro 1998 ĝi estis ĉi tien transportita kaj je unu jaro pli poste ĝi akiris la nunan kolorigon kaj interne estiĝis restoracio. Temas pri ununura "konservita" tipo de Il-62 sur la teritorio de Ĉeĥio.
Historio
redaktiPlimulto de konstruaĵoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la jaro 1998. Antaŭ Kristnasko 2006 ĉi tie okazis incendio, kiu kaŭzis damaĝon proksimume 40 milionoj da kronoj.[3] Kaŭzis ĝin vjetnamo, kiu prezentis sian piroteknikon al klientoj.[4] Sume 4,5 milionoj da homoj vizitis ĉi tien en la jaro 2007.[5] En la jaro 2008 estis malfermitaj novaj partoj rekonstruitaj post la incendio.
Pluaj fotoj
redakti-
Nazo de aviadilo Iljuŝin Il-62 kaj granda globo de Excalibur City
-
Burgo en Excalibur City
-
Infana mondo de Merlin
-
Excalibur City
Referencoj
redakti- ↑ "Nejošklivější stavba Česka: Excalibur City v Hatích". Kontrolita 2017-11-12.
- ↑ "Excalibur na Hatích v dětských očích vyroste - staví zde lunapark". Kontrolita 2017-11-12.
- ↑ "Hasiči dohasili požár tržnice v Hatích. Škoda je 40 miliónů". Kontrolita 2017-11-12. (cs-CZ)
- ↑ Muž, který zapálil Excalibur City, stále uniká policii.
- ↑ Centrum Excalibur u Hatí otevřelo po požáru nové obchody.