Ezra Tsiyon MELAMED (naskiĝis la 22-an de novembro 1903 en Ŝirazo (Persio) - mortis la 9-an de marto 1994 en Jerusalemo) estis israela rabeno, erudiciulo pri Biblio kaj Talmudo kaj membro de la Hebrea Akademio. Melamed estis leksikografo de la aramea lingvo. Postmorte aperis lia vortaro aramea - hebrea - angla de la babilona talmudo (2005).

Ezra Melamed
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1903 (1903-11-22)
en Ŝirazo
Morto 9-an de marto 1994 (1994-03-09) (90-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantohebreaangla
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vortaristo
rabeno
esperantisto
rabenikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kiel jam sia patro, ankaŭ Melamed estis rabeno de la komunumo de persaj judoj en Jerusalemo.

Esperanto

redakti

En sia juneco li estis unu el la Esperanto-pioniroj en Palestino kaj eldonis en 1927 la unuan Esperantan-hebrean vortaron.

Verkoj

redakti
  • 1927: Melamed, Ezra Tsiyon (Cijon). (מלון אספרנטי־עברי) Vortaro Esperanta-Hebrea (kun la konstruo de la lingvo kaj plena gramatiko, ekzercoj kaj rakontoj). Jerusalemo: “Hatikva” (La Espero), 1927. xvii, 87 p. — pr. “Morija”, Jerusalemo. 15x11 cm. Esperanto → hebrea
  • 2005: Melamed, Ezra Zion (2005). Aramaic-Hebrew-English dictionary of the Babylonian Talmud. ISBN 9781583307762.