Fővám tér (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Fővám tér estas moderna metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma Fővám tér (placo Fővám) (=Ĉefdoganejo), ĉar iam tie etendiĝis la ĉefdoganejo. Tiu stacio estas la lasta en urboparto Pest (urbo), la sekva post la Danubo estas en Buda.

Fővám tér
La subirejo, kie estas atingebla la metrostacio
La subirejo, kie estas atingebla la metrostacio
metrostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 14″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo)47.48710719.057481Koordinatoj: 47° 29′ 14″ N, 19° 3′ 27″ O (mapo)
Fővám tér (Budapeŝto)
Fővám tér (Budapeŝto)
DEC
Fővám tér
Fővám tér
Fővám tér
Situo de Fővám tér
Map
Fővám tér
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 28-a de marto 2014
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Szent Gellért tér Kálvin tér
vdr
Peroneto inter la rulŝtuparoj

Historio redakti

Konstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013. Samtempe oni konstruis subirejon.

En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas.

Priskribo de la stacio redakti

La metrostacio estas atingebla tra la menciita subirejo. Vitraj tuboj kun speguloj donas naturajn lumojn al la stacio. El/al la subirejo 4 rulŝtuparoj liveras la pasaĝerojn, poste estas interrompo (peroneto), fine denove 4 rulŝtuparoj sekvas. Por handikapuloj 2 liftoj funkcias. La trakoj troviĝas en profundo 30 m. Apud la trakoj la peronoj longas 87 m.

Kontaktoj redakti

Fővám tér havas kontaktojn al aŭtobusoj,tramoj kaj troleo. Ĉe la placo etendiĝas la centra merkato, Universitato de Corvinus kaj loĝdomoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti