FM-transsendilo

sonsignaltranssenda sistemo

FM-transsendiloj estas senkablaj signaltranssendaj sistemoj, kiuj transsendas akustikajn, do sonajn signalojn per radiosiognaloj surbaze de frekvencmodulado (FM). La tekniko aparte uzatas kiel helpilo por homoj kiuj malpli bone aŭdas, do kiuj havas certan gradon de surdeco, sed ankaŭ por infanoj kiuj aparte iritiĝas kaj malkoncentriĝas pro ĝenaj kromsonoj, do havas aparte fortan gradon de atentomanka perturbo.

Foje ankaŭ aŭdaj helpiloj per infraruĝa radiado subsumiĝas je la termino "FM-transsendiloj", se en la infraruĝa radiado uzata por la signaltranssendo same utiliĝas frekvencmodulado.

Baza principo redakti

La aparata agordo konsistas el dissendilo kaj ricevilo. La dezirataj aŭdiosignaloj estas registritaj per la "dissendilo" (ekzemple per mikrofono), konvertitaj en modulitajn elektrajn radisignalojn kaj sekve elsendataj. La persono kun malforta aŭdado siavice portas la ricevilon, kiu aŭ konvertas la radisignalon en sonajn ondojn, kiuj estas kondukataj al la oreloj per kapaŭskultiloj, aŭ per kablo direktitaj al konektita, sendependa aŭdaparato.