La Fajfokoturno (Dactylortyx thoracicus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfokoturno
Fajfokoturno
Fajfokoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Dactylortyx
Specio: D. thoracicus
Dactylortyx thoracicus
(Gambel, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Belizo, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Meksiko. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Aspekto redakti

Ĝi estas iom pli da 20 cm longa, kaj identiĝas pro tre mallonga vosto, pli malgranda ol tiuj de la aliaj odontoforedoj. La masklo estas bruna, kun la gorĝareo kaj vango tre briloranĝecaj, same kiel la larĝa superokula strio. La krono estas tre malhelbruna kaj en orelareo estas malhelgriza makulo samkolora kun brido inter beko kaj okulo. La iriso estas tre bruna. La ino estas pli pala, kun la gorĝo griza kaj pli ruĝeca en subaj partoj. La beko estas tre dika kaj malhelgriza al nigreca.

Disvastiĝo redakti

Tiu specio loĝas en diferencaj biotopoj, ĉefe en altaj humidaj arbaroj kun modera klimato, sed ankaŭ en varmaj malaltaj zonoj en la Golfo de Meksiko. Temas pri disa distribuado ekde Ĥalisko al la altaj teroj de Ĉiapaso kaj Centrameriko ĝis Honduro. En la kariba deklivaro ekde la Okcidenta Patrinmontaro en Tamaŭlipaso, Regiono Huasteca, kaj Jukatano. Forestas el Belizo.

Subspecioj redakti

Oni konas 18 subspeciojn de Dactylortyx thoracicus:[1]

  • Dactylortyx thoracicus pettingilli – orienta Meksiko (sudokcidenta Tamaŭlipaso kaj sudorienta Sanktluis-Potosio)
  • Dactylortyx thoracicus thoracicus - orienta Meksiko (nordorienta Pŭeblo kaj centra Veracruz)
  • Dactylortyx thoracicus devius - okcidenta Meksiko (Ĥalisko)
  • Dactylortyx thoracicus melodus - okcidenta Meksiko (centra Gerero)
  • Dactylortyx thoracicus ginetensis - S Meksiko (limo Ĉiapaso/Oaĥako)
  • Dactylortyx thoracicus edwardsi - S Meksiko (montoj de Ĉiapaso apude al limo kun Oaĥako)
  • Dactylortyx thoracicus chiapensis - S Meksiko (centra Ĉiapaso)
  • Dactylortyx thoracicus moorei - S Meksiko (montoj de centra Ĉiapaso)
  • Dactylortyx thoracicus dolichonyx - S Meksiko (Suda Patrinmontaro de Ĉiapaso)
  • Dactylortyx thoracicus sharpei - Campeche, Jukatano kaj Quintana Roo al Petén de Gvatemalo
  • Dactylortyx thoracicus paynteri - S Meksiko (centro-suda Quintana Roo)
  • Dactylortyx thoracicus calophonus – Pacifika deklivaro de Gvatemalo
  • Dactylortyx thoracicus salvadoranus - Salvadoro (Vulkano de San Miguel)
  • Dactylortyx thoracicus taylori - Salvadoro (regiono de Monto Kakagvatiko)
  • Dactylortyx thoracicus fuscus - Honduro (regiono de Tegucigalpa)
  • Dactylortyx thoracicus rufescens - Honduro (montoj San Juancito)
  • Dactylortyx thoracicus conoveri - Honduro (Olancho)

Referencoj redakti