Federacia Komisiono pri Komunikado
Federacia Komisiono pri Komunikado de Usono (angle Federal Communications Commission, mallonge FCC) estas organizaĵo kiu zorgas pri radiaj kaj elektronikaj komunikadoj en Usono.
Federacia Komisiono pri Komunikado | ||
---|---|---|
sendependa agentejo de Usona registaro regulatory agency (en) | ||
Komenco | 19-a de junio 1934 vd | |
Antaŭe | Federal Radio Commission vd | |
Geografia situo | 38° 54′ 12″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo)38.903333333333-77.007222222222Koordinatoj: 38° 54′ 12″ N, 77° 0′ 26″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Sentinel Square III | |
| ||
Filioj | Federal Communications Commission Office of Inspector General (en) vd | |
Posedatoj | broadband.gov (en) KZHS (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi ankaŭ testas ĉiujn elektronikajn aparatojn, vendatajn en Usono, ĉu ili konformas al specialaj reguloj. La reguloj estas pri tio ke la aparatoj devas ne malhelpi al la komunikdo. Plejparte temas pri tio ke aparatoj devas ne elsendi radion, se ili ne estas destinitaj pro ĉi tio.
La komisiono devigas ankaŭ ke sur ĉiuj vendataj aparataj estu skribita ke la aparato konformas la regulojn.
Amatora radio
redaktiRadioamatoroj el Usono devas ricevi licencon de la FCC. Dum la FCC subtenas kontrolon de la skribaj testaj normoj, ĝi jam ne administras la ekzamenojn, deleginte tiun funkcion al privataj volontulaj organizoj (interalie de la ARRL). Neniu amatora licenca klaso postulas ekzamenon en morsa kodo, nek la FCC nek la volontulaj organizoj testas kodajn kapablojn por radioamatoraj licencoj (komercaj licencaj ekzamenantoj faras testajn kodajn kapablojn por la radiotelegrafa operacia permesilo).