Federalista Societo

sona konservativisma kaj libertarianisma jura organizaĵo

La Federalista Societo - angle Federalist Society - je plena nomo Federalista Societo por Juro kaj Publikaj Politikaj Studoj - angle Federalist Society for Law and Public Policy Studies - mallongigite FedSoc (esperante kaj angle), estas usona konservativisma kaj libertarianisma jura organizaĵo kiu pledas por laŭvorta kaj originalisma interpreto de la Konstitucio de Usono.

Federalista Societo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 23-a de aprilo 1982 vd
Geografia situo 38° 54′ 11″ N, 77° 2′ 29″ U (mapo)38.9031-77.0414Koordinatoj: 38° 54′ 11″ N, 77° 2′ 29″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Federalista Societo (Vaŝingtono)
Federalista Societo (Vaŝingtono)
DEC
Map
Federalista Societo
Ideologio

libertarianisma konservativismo • tekstismo • originalismo • konservativismo en Usono • libertarianismo en Usono

Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Aldone al la ĉefsidejo en Vaŝingtono, ĝi havas sekciojn ĉe pli ol 200 juraj universitataj fakultatoj kaj havas studentan, advokaton, kaj fakultatan fakojn; la advokata fako konsistas el pli ol 70 000 praktikantaj advokatoj en naŭdek urboj. Per eventoj de paroladoj, prelegoj kaj aliaj agadoj, ĝi disponigas forumon por juraj fakuloj de konservativaj vidoj por interagi kun membroj de la jura profesio, la juĝistaro, kaj la jura akademio. Ĝi estas unu el la plej influaj juraj organizaĵoj en Usono.

Eksteraj ligiloj

redakti