Felice RUARO (naskiĝis la 24-an de decembro 1920, mortis la 21-an de oktobro 2010 en Costermano, ĉe Verono, Italio) estis itala esperantisto kaj katolika pastro.

Lia plena nomo estis Felice Natale RUARO; oni nomis lin tiel pro tio, ke li naskiĝis ĝuste la tagon antaŭ Kristnasko ("Natale", en la itala lingvo).

Li sacerdotiĝis la 27-an de junio 1943, kiam li ankoraŭ estis relative juna, se konsideri, ke la teologiaj studoj tiam daŭris kvar jarojn.

Li rolis dum jardekoj kiel kapelano de la tombejo de la germanaj soldatoj en Costermano, en la provinco de Verono (regiono Veneto, en la nord-orienta Italio).

Ekde 1970 ĝis 1977 li redaktoris la katolikan Esperanto-revuon Espero Katolika.

Lian mortoceremonion plenumis la episkopo de Verono, Giuseppe Zenti, la 23-an de oktobro 2010, en la urbo Costermano.

Eksteraj ligiloj redakti