Fender Rhodes
Fender Rhodes aŭ Rhodes Piano estas elektromekaniko klavarinstrumento, kiun evoluigis Harold Rhodes (1910–2000). Komence celata kiel transportebla pianoanstataŭilo, ĝi venkis pro sia nova kaj tute memstara sono. Rhodes Piano estas uzata ĉefe en ĵazo, pop-muziko, funko kaj soŭlo. Pro la neintermiksebla, sonorileca kaj kontraste al aliaj elektropianoj kiel Wurlitzer 200 A pli milda sono, la bona transportebleco kaj la relative bona agordstabileco ĝi akiris baldaŭ altan popularecon ĉe muzikistoj.
Songenerado
redaktiĈe Rhodes-piano la sonon generas tiel nomata malsimetria agordforko. Ĉi tiu konsistas el ronda voĉbastoneto maldika je proks. 1mm, kiun osciligas gumomartelo ekigita per klavo. Ĉi tiu bastoneto estas firme ligita per metalbloko kun la tonriglo, resonilo, kiu similas al plato de vibrafono. Tiamaniere la frapo sur klavo osciligas la du flankojn de la agordforko. Ekestas kaj malaltfrekvencaj tonoj per la voĉbastoneto kaj ankaŭ altfrekvencaj suprotonoj, kiuj tamen pro suprotona misagordo estas tre vaste disetenditaj, ĉar male al kordo mankas la kordostreĉo. La voĉobastoneto fakte estas unuflanke streĉita kordo. La unua suprotono havas la 7-oblan frekvencon de la baza tono, la dua suprotono la 21-oblan. La suprotonoj de la elirsignalo ekestas per la magneta tonprenilo, kiu pro la principo ne estas linia.
La tonriglo ne povas misagordiĝi, kiel vibrafono, la tonalton de la voĉbastoneto destinas agordorisorto, kiu estas ŝovebla antaŭen kaj malantaŭen sur la voĉbastoneto. Rhodes-piano do pli ofte misagordiĝas pro transporto ol pro temperaturdiferencoj, kiel estas kutime je mekanika piano. La sonon deprenas elektromagneta sonprenilo simile al tiu de elektra gitaro.
Aŭdekzemploj
redakti- Konataj muzikaĵoj kun uzo de Fender Rhodes:
- Herbie Hancock: „Chameleon“
- Chick Corea: „Spain“
- Billy Joel: „Just the Way You Are“
- Stevie Wonder: „You Are the Sunshine Of My Life“
- Jamiroquai: „Blow Your Mind“
- The Doors: „Riders On The Storm“
- Justin Timberlake: „Señorita“
- Bob James: „Angela“
- Ray Charles: „Shake a tail feather“
- Radiohead: „Everything In Its Right Place“
- Portishead: „Roads“
- Vanessa Carlton: „C'est La Vie“
- Tori Amos: „Tombigbee“
- Herbert Grönemeyer: „Der Weg“
- Pink Floyd: „Sheep“
- Eumir Deodato: „Also sprach Zarathustra“
- Chris de Burgh: „A Spaceman Came Travelling“
Fontindikoj
redaktiLiteraturo
redakti- Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: The Rough Guide To Jazz. Rough Guides, London 2004. ISBN 1-84353-256-5
- Dirk Grimmer: Das Fender Rhodes. Der Siegeszug eines Elektro-Pianos. Tenea Verlag, Berlin 2006. ISBN 3-86504-157-4
Eksteraj ligiloj
redakti- rhodes-keyboards.com bonega germana retpaĝaro kun multaj informoj
- rhodespiano.com Oficiala retpaĝaro de la „nova“ Rhodes-Firma
- Rhodes Piano Zone (kun multaj ligiloj)
- Franca paĝo, kun diversaj informoj, bildgalerioj kaj forumo
- Detala raporto pri riparado de Rhodes Arkivigite je 2011-04-25 per la retarkivo Wayback Machine